Ĉeĥa Esperanto-Asocio
Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio en Ĉeĥio kun preskaŭ mil membroj[mankas fonto], kiuj povas kuniĝi en 35 kluboj (2010) kaj kelkaj sekcioj, komisionoj kaj laborgrupoj (pedagogia komisiono, katolika sekcio, kristana sekcio, sekcio de nevidantoj, sekcio de informadiko, muzea grupo, laborgrupo por tradukado de turismaj tekstoj). La asocio eldonas la trimonatan revuon Starto. Ĉeĥaj esperantistaj junuloj (antaŭe grupigitaj en Junulara sekcio) ekde 2005 unuiĝas en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kiu tenas amikajn rilatojn kun ĈEA. AgadojKomunikado
Aranĝoj
Instruado
Aliaj kampoj
StrukturoKomitatoSidejo kaj adresoSidejo de la organizo estas ekde oktobro 2011 Svitavy[1]. Preciza adreso de sidejo estas: Ĉeha Esperanto-Asocio, náměstí Míru 1, CZ-568 02 Svitavy, retpoŝto: cea@esperanto.cz HistorioĈEA estis fondita en 1969 (29.-30.3.1969 dum konstitua kongreso en Brno), sed antaŭe ekzistis ekde 1901 pluraj Esperanto-organizoj ĝis likvido en 1952 fare de komunistoj. (Tiuj poste konstatis, ke esperantistoj komunikas kun eksterlando nekontrolate, tial ili fine decidis renovigi la asocion). Antaŭ 1989 la asocio havis pli ol 2500 membrojn, sed la falo de la fera kurteno forlogis multajn al aliaj aktivadoj. En 1939 post okupacio de la lando la tiama esperantista asocio ĈAE devis ŝanĝi sian nomon al Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed post kelkaj monatoj en 1940 Gestapo ordonis likvidi la asocion. (Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 69). Do tiu kelkmonata ĈEA diferencas de la nuntempa. ReferencojVidu ankaŭEksteraj ligiloj
|