La ĉeĥa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 93 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Eva Adamczyková dum la malferma ceremonio respektive Ester Ledecká dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 2 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 14-an rangon.
Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato.