Ŝablono-Diskuto:Informkesto germania komunumoPri la diskuto, ĉu "Landkreis" estu "distrikto" aŭ "subdistriko", vidu la paĝon Diskuto:Distrikto (Germanio). Mi tre aprezas la laboron per roboto krei ĝermojn pri preskaŭ ĉiuj komunumoj de Germanio, kiom ajn neperfektaj tiuj ĝermoj parte komence estas ... Nur iuj el la aparte grandaj urboj (ekzemple Siegen) forgesiĝis, sed la plej etaj komunumetoj fidele ricevis sian paĝon. Tamen mi havus kelkajn petojn, kiujn bone povus plenumi la roboto. 1. Se komunumo estas urbo, la roboto aldonis "urborajtoj = urbo (stadt)" > Devas nepre esti "(Stadt)" kun majusklo. 2. Kiam la roboto skribas "urbopartoj (stadtteil)", devas esti "(Stadtteile)". Pri "setlejopartoj (ortsteil)" - do ĝuste "(Ortsteile) estas dua problemo: Setlejo laŭ mi origine estas loko ĝis nun neloĝata, kie iuj homoj (setlistoj) kune konstruas iujn domojn (du sufiĉas) kaj dividas iujn servojn. Setlejo povas kreski poste, povas eĉ iĝi urbo, sed same bone pluraj setlejoj (domaroj, kiuj konscie kune konstruiĝis) povas iĝi unu komunuma kvartalo. Laŭ logiko, mi supozas, ke se Stadtteile estas "urbopartoj", Ortsteile/Ortschaften/Gemeindeteile devas esti "komunumopartoj". Se la roboto tradukas, ke iu vilaĝo havas "4 setlejopartojn aŭ urbopartojn aŭ urbodistriktojn", kaj alia vilaĝeto eĉ havas "89 setlejopartojn", mi ekpensas, ke en kazo de dubo tiu linio prefere forstrekiĝu. 3. "Poŝtkodo_alia" ne estas iu dua poxtkodo, sed la du malnovaj sistemoj de poŝtkodoj en okcidenta kaj orienta Germanio, kiuj ambaŭ ekde la jaro 1993 ne plu validas. Mi persone ŝatis la okcidentan sistemon, kiu multe pli simplis ol la nuna kaj ĉiam antaŭvidis kodojn por ĉiuj partoj de GDR, do estintus transprenebla por la unuiĝinta Germanio. Sed la politiko decidis aliel, pri la malnovaj poŝtkodoj malvalidaj jam pli ol 14 jarojn la plej multaj homoj jam ne memoras kaj la linio simple forfalu. 4. "Estro", "partio de estro" kaj "adreso de estraro" sonas tre krude. "Estro" sen iu vorta aldonaĵo simple signifas "ĉefo", "moŝto". Kun silaba aldonaĵo la vorto estas en ordo: "urbestro" estas la kutima vorto por Bürgermeister, kaj en komunumo sen urborajto devus temi pri "komunumestro". Mia revo estus, krei duan ŝablonon kun nomo "komunumo de", kaj sendi la roboton ŝanĝi ĉiujn paĝojn de neurba komunumo (do "urborajtoj = ") al ŝablono "komunumo de" kaj linio "komunumestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)", dum en la paĝo de urba komunumo ("urborajtoj = urbo") tekstus "XXX estus urbo de...", "la urbo havis ... loĝantojn" kaj temus pri "urbestro = Ekzemplo Nomo (PARTIO)". 5. Mi malŝatas la formulon "En la [[30-a de junio]] [[2007]] la komunumo (respektive urbo) havis ... enloĝantojn". Estas stile tre en ordo skribi La [[30-a de junio|30-an de junio]] [[2007]], sed fakte el ĉiuj paĝoj pri germanaj urboj krei ligon al la paĝo pri la 30-a de junio aŭ 31-a de decembro ne estas vere senca, ĉar por la statistiko elektiĝis hazarda dato, kiu tute ne estas iu daŭre grava festotago de la komunumo: do for la ligo al la paĝo de la koncerna tago, se oni jam devas ŝanĝi ion. Estas en ordo skribi "La 30-an de junio..." aŭ eĉ nur "Fine de junio...", ĉar la fino de junio klare estis la 30-a tago. 6. Fine ankoraŭ plia problemo: La plej multaj germanaj distriktoj nomiĝas "Landkreis/Kreis YYY" (do "distrikto YYY"), sed iuj nomiĝas unuvorte "YYYkreis". La lastaj sence same tradukiĝas al Esperanto "distrikto YYY", sed la roboto kreis la formon "distrikto YYYkreis", do "distrikto YYY distrikto" ... tio estas duoblaĵo. Estus helpo en ĉiuj artikoloj pri germanaj komunumoj/urboj anstataŭigi la formojn "distrikto YYYkreis" (en ligoj, sed ankaŭ kategorioj) per "distrikto YYY", ĉar permane ĉion tion korekti (parte jam korektiĝis) estas pene multe. Aldone ankoraŭ du stilaj respektive grafikaj rimarkoj: 7. La artikoloj pri komunumo komenciĝas "XXX estas komunumo de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en [[Distrikto YYY]], [[FEDERACIA LANDO]]." Mi ŝatus por komunumo la komencon "XXX estas komunumo en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]] de [[Germanio]]. Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]]. (Jen eblas eventuale aldoni "kaj estas ties administra centro" aŭ "kaj en la [[Distriktaro ZZZ]]) - Por urbo la samo kun la vorto "urbo". Alternativo estus senŝanĝa unua frazo kaj dua "Ĝi troviĝas en la [[Distrikto YYY]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[FEDERACIA LANDO]]." La teksto ne estas tabelo, sed devas stile "flui", kaj kun artikolo sen komo la komenco estas pli glata. 8. La ĝermoj de la roboto pri germanaj komunumoj havas maldekstre tri mallongegajn frazetojn, kaj dekstre grandan tabelon, kaj sub tio nul ĝis multajn fotojn de la germana teksto, el kiuj oni malvidebligis la germajn priskribojn. Do maldekstre estas preskaŭ nenio, kaj dekstre granda kolono da aĵoj. Mi petus la karan roboton ĉe la unuaj kvar fotoj, se estas tiuj, aldoni la komenton |left| (respektive ŝanĝi |right| al |left|, kaj aldone eble ĉe la unua ex aldoni la komenton |300px|, tial ke ĝi plenigu preskaŭ la tutan maldekstran kolonon, kaj ne lasu tiom da blanko maldekstre. Eble tio ŝajnas multe da kritiko. Mi volas ripeti, ke mi tre aprezas tian robotan helpon, kaj mi deziras ĝin por la politika geografio de aliaj landoj, kie estas multaj mankaj artikoloj pri neurbaj kaj urbaj komunumoj kaj distriktoj (jam en Svislando, tuj lime al Germanio, multaj kantonaj ĉefurboj ne havas artikolon, la kantonaj distriktoj aŭ iom pli etaj urboj tute ne). Kaj mi vidis, ke la roboto jam diligente aktivis ekzemple pri la urboj de Pollando, pri multaj lagoj ktp. Nur estas bone ankaŭ al roboto (do fakte al ties posedanto) komuniki dezirojn, plibonigendaĵojn kaj laŭdojn. Sincere salutas ThomasPusch 21:51, 25. Jul 2007 (UTC) Parametro "loĝantaro"Saluton. Mi ĵus konstatis, ke la parametro "loĝantaro" en ekzemple Usingen ne funkcias. Mi vidis, ke ĝi estis foje kaŝita en la ŝablona kodo. Sed kiel laboras la anstataŭaĵo? --Tlustulimu 17:47, 26 Jun. 2011 (UTC) Estas ĝenerala problemo pri ĉiuj ŝablonoj "Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en", respektive de la informkesta ŝablono "informkesto germania komunumo" (alinome "urbo de"). Mi afiŝis pri tio en la vikipedia diskutejo, sed tamen ĉi-tie volas ankaŭ vidigi mian noton, ĉar precipe temas pri tiu-ĉi ŝablono. Mia diskuteja noto estas:
Traredakto de ĉiuj komunumoj de Germanio cele al bonaj artikolaj ĝermojEvidente neniu havis bonan solvon, kaj la demando nur estas ĉu iom post iom trafosi ĉiujn paĝojn pri germanaj komunumoj permane, aŭ ĉu tamen ankoraŭ iu duonaŭtomata (redaktila) aŭ aŭtomata (robota) helpo plifaciligus la taskon. Dum la pasinta semajno, en kiu mi havis aparte multan tempon, mi levis senescepte ĉiujn artikolojn pri distriktoj kaj komunumoj en Nordrejn-Vestfalio al nivelo de bona artikola ĝermo, kaj kvankam granda laboro, mi trovas la investon inda, ĉar permane eblas kaj fari la ŝablonecajn ŝanĝojn kaj "home" redakti la tekston.
ThomasPusch (diskuto) 09:14, 10 Aŭg. 2014 (UTC) Redaktoprotokolo:
ThomasPusch (diskuto) 10:14, 16 okt. 2017 (UTC) Atentu ke post prilaboro de granda parto de la tekstoj pri germaniaj komunumoj (komplete 14 el la 16 landoj, kaj pli-malpli duone la lastaj landoj Saksio-Anhalto kaj Turingio) mi principe malaliĝas el tiu tasko kaj nur se foje restas multa libera tempo daŭrigetos la laborintensan personan transformon de la robotaj kreaĵoj al artikoloĝermoj bonaj laŭ la supraj kriterioj. ThomasPusch (diskuto) komence de marto 2017. Malgraŭ tiu bremso la 16-an de oktobro 2017 sukcesis finiĝi la grandan projekton de pli ol tri jaroj! ThomasPusch (diskuto) 10:14, 16 okt. 2017 (UTC) Problemo kun la parametro montrukoordinatojnSaluton. Mi rimarkis dum la aldono de dua ekzemplo, ke subite aperis du koordinataj ligiloj tute supre dekstre unu super la alia. Tial mi (eventuale provizore) ŝanĝis la ŝablonon tiel, ke nun la parametro montrukoordinatojn=ne ne plu efikas ĉe la koordinatoj en la kesto. La koordinatoj tiam tute malaperus. Do la parametro montrukoordinatojn pli taŭgas por la mapo, kiu estas interne de la informkesto aranĝata per {{situo sur mapo}}. Kiu havas ideon aŭ proponon? --Tlustulimu (diskuto) 18:45, 27 Nov. 2012 (UTC)
Nova sintaksoSaluton. Mi ĵus aldonis koordinatajn parametrojn laŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Krome mi jam alĝustigis la dokumentadon. La malnovajn ekzemplojn mi metis en alian subpaĝon, tiel ke ili ne perdiĝis. Mi uzis la okazon aranĝi la bildajn parametrojn blazono, flago kaj mapo per helpo de la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. Se vi rimarkas iujn kromefikojn, bonvolu mesaĝi ilin ĉi tie, menciante la uzatan foliumilon kaj la koncernan artikolon kun ligilo. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 4 Jun. 2013 (UTC) BlazonoHörsel, sed estas centoj da pliaj ekzemploj). En tiu situacio eĉ pli bonus reveni al la antaŭa stato. Sed la ruzaĵo de Robin van der Vliet bonus, se oni aranĝus tiel, ke la vikidatuma informo uzatas nur tiam kiam la informkesta parametro estas plene malplena, kaj se estas ia indiko de la informkesta parametro, tiam ĝi uziĝu, ideale kun aldona aŭtomatismo se en la e-lingva informkesto estas nenia informo sed en la vikidatuma parametro "bildo de blazono" estas indiko "sen valoro" aŭ angle "no value" ke aŭtomate montriĝu la e-lingva dosiero "ne havas blazonon.svg". ThomasPusch (diskuto) 19:07, 19 nov. 2016 (UTC) En aŭgusto 2016 Robin van der Vliet ŝanĝis la ŝablonon tiel, ke ĝi ĉiam prenas la vikidatuman informon pri blazono, kaj en la kazo ke en vikidatumoj estas indiko "sen valoro" aŭ angle "no value" (lingvo adaptebla laŭ persona prefero) en la vikidatuma parametro "bildo de blazono" plene ignoras tion kio estas skribata en la koncerna informkesta parametro de la e-lingva artikolo. Tio kreas problemon, ĉar fakte estas multaj komunumoj de Germanio kiuj ne uzas blazonon. En la informkestoj de la artikoloj kutime estas indikoj montri la e-lingvan dosieron "ne havas blazonon.svg" el la vikimedia komunejo, sed la indiko ja ignoriĝas, kaj anstataŭe ekde aŭgusto 2016 aperas misa ruĝa ligilo (vidu ekzemple en
FlagoEkde la ŝanĝoj de Robin van der Vliet en aŭgusto 2016 aŭtomate enpreniĝas komunuma flago, se estas noto en vikidatumoj. Malmultaj germaniaj komunumoj uzas oficialan flagon, sed en iuj paĝoj kiel ekzemple pri Bad Urach tiu flago, tre mallarĝa, prezentiĝas eksterordinare tro granda en la informkesto. Mi proponas kiel antaŭe nur mencii flagon se ĝi estas unuope metata en la esperantlingvan informkeston. En la kazo de la artikolo "Bad Urach" mi mildigas la problemon per aldono de parametro "grandeco de flago = 40ra", por redukti la flagon al senca proporcio al la resta paĝo, sed mi preferus unuope aldoni flagon ol unuope korekti fuŝojn faritajn pro la vikidatuma aŭtomatismo, kiuj korektiĝas nur tiam kiam iu atentanto hazarde kontrolas la informkeston, tiam atentas pri tiu misproporcio kaj mem trovas la solvon aldoni tiun plian parametron. ThomasPusch (diskuto) 17:31, 9 jun. 2017 (UTC)
Grupigo kaj bildoSaluton. Mi hodiaŭ iomete grupigis kaj aligrupigis la parametrojn en la fontokodo, parte laŭ la ŝablono {{informkesto urbo}}. Krome mi aldonis la novan parametron Dosiero en la ŝablonoMankas parametro por dosiero en la ŝablono. Ĉu eblus aldoni ĝin kun parametro priskribo de dosiero? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:46, 10 mar. 2022 (UTC) MapligiloSaluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto ankoraŭ ne subtenas {{mapligilo}}n. Ĉu mi eble provu aldoni tion? Se jes, mi emus uzi la samajn markilojn kiel ĉe "urbo" en {{informkesto geografiaĵo}}. Tiam ni havus ĉe tia mapo pli grandan unuecon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 2 maj. 2022 (UTC)
KoordinatojSaluton. Post diskuto kun ThomasPusch (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • SUL • protokolo ) mi forprenis la subtenon por la malnovaj koordinataj parametroj, kiuj estis uzataj okope aŭ eble sesope, tiel ke nun nur funkcias la duopo
|