Anseroformaj birdoj
La ordo Anseroformaj (Anseriformes) enhavas ĉirkaŭ 150 speciojn de birdoj en tri familioj: la kriuloj (alinome Anhimedoj), Anseranasedoj (la piga ansero) kaj la Anasedoj (la plej multaj) kiu enhavas 140 speciojn de akvaj birdoj, inter ili anasoj, anseroj kaj cignoj. Ĉiu specio de tiu ĉi ordo estas akvobirdo, do estas adaptita je vivo sur la akvosurfaco. Pro tio ili havas membranajn piedojn (kvankam kelkaj vivas ĉefe surgrunde). EvoluoOni diras, ke Anseroformaj devenas de kiam du grupoj de filtrantaj birdoj disiĝis el Ĥaradrioformaj (pluvioj, mevoj kaj aliaj) disvolvigante malsimilajn metodojn filtri manĝaĵetojn el akvo. Fenikopteroj disvolvigis specialan filtran strukturon en la suba parto de iliaj bekoj. La praanseroformaj disvolvigis la bekan strukturon kiun ankoraŭ ili havas. En specifa interna beka formo adaptita lango funkcias kiel pumpilo, kiu enmetas akvon en la bekan pinton kaj elverŝas ĝin ambaŭflanke kaj malantaŭe; maldikega filtriletaro deprenas la etajn manĝajerojn kiuj estas absorbitaj kaj englutitaj. Ĉiuj anseroformaj posedas tiun bazan strukturon, sed multaj el ili disvolvigis malsimilajn manĝantajn metodojn: anseroj elplukas plantojn, segilbekaj anasoj fiŝkaptas, eĉ kriuloj, kiuj havas bekojn ŝajne kiel tiuj de anasoj, ankoraŭ havas prafiltrilojn. TaksonomioLa Anseroformaj kaj Kokoformaj (fazanoj, ktp.) estas prabirdoj inter Neognatoj, do ili venas post strutoj kaj tinamoj en plej multaj klasifikaj sistemoj.
Bildaro
Eksteraj ligiloj
|