Ararato
Ararato (armene Արարատ, foje nomata ankaŭ Մասիս [Masis] laŭ la nomo de la plej alta pinto) estas stratovulkana monto, kiu troviĝas ĉe la nord-orienta limo de Turkio, apud Armenio, 5137 metrojn alta kaj la plej alta punkto de Turkio. Diverslingvaj nomoj de la monto estas: turke Ağrı Dağı ("monto de doloro"); kurde Çîyayê Agirî ("fiera, fajra monto"). La monto havas vulkanan devenon. En la jaro 1840 la Ararato lastfoje erupciis. Kvankam ĝi apartenas al Turkio, Ararato apartenas al la t.n. historia teritorio de Armenio ĉar tie vivis la armenoj dum pluraj miloj da jaroj kaj ĝi fariĝis parto de la Armena reĝlando en Kilikio ĝis la okupado fare de la turkoj. Tial ĝi daŭre estas la simbolo de Armenio. La monto estas menciita jam en la Biblio (al ĝi albordiĝis la arkeo de Noa). La du konusaj pintoj de la Ararato, 5 165m kaj 3 914m, apartiĝas per malalta, plata kavaĵo. La supraj 900 metroj de la pli alta pinto estas kovritaj per eterna neĝo. J. J. Friedrich Parrot, la tiama rektoro de la universitato de Tartu (Estonio), gvidis la unuan dokumentitan surgrimpadon al la granda Ararato je la 27a de septembro en 1829. BiblioraportoKvin monatojn post la komenco de la diluvo, "la arkeo haltis en la sepa monato, en la sep-deka tago de la monato, sur la montoj Ararat", ŝajne ne sur la plej alta pinto. La pordo de la arkeo malfermiĝis post unu jaro kaj dek tagoj post la komenco de la diluvo kaj ĉiuj forlasis la arkeon (Genezo 7:11; 8:4,14). Ne ekzistas pruvo, ke ligno, kiun oni trovis tie, devenis de la arkeo. Eusebius, Hieronymus kaj aliaj egaligis Ararato kun Armenio, same la traduko de Jesaja 37:38 el la septuaginto en la angla lingvo. AlpismoEkde 2001 la turka ŝtata instanco permesas montogrimpadon sub kelkaj kondiĉoj al eksterlandanoj. Fontoj |