Arcaĥo
Arcaĥo (armene Արցախ [Arcáĥ]) estis la deka provinco (nahang) de la Armena reĝlando de 189 a.K ĝis 387 p.K kaj poste regiono de Kaŭkaza Albanio de 387 ĝis la 7-a jarcento. Ekde la 7-a ĝis la 9-a jarcento ĝi estis sub araba regado.[1] En 821, estis kreita la armena Ĥaĉeno kaj ĉirkaŭ la jaro 1000 estis proklamita la Arcaĥa Reĝlando, kiu estis unu el la lastaj orient-armenaj reĝlandoj kaj princlandoj kiuj konservis la sendependecon post la turkaj invadoj de la 11-a ĝis la 14-a jarcentoj.[2] EtimologioLaŭ armenaj historiistoj, skribaĵoj venantaj de Urarto mencias la regionon sub pluraj nomoj: "Ardaĥ", "Urdeĥe", kaj "Ataĥuni."[3] Parolante pri Armenio en sia Geografio, la klasika historiisto Strabo parolas pri armena regiono kiun li nomas "Orĥistene", kiu laŭ armenoj temas pri la antikva nomo de Arcaĥo [4] Laŭ alia supozaĵo de David M. Lang, la antikva nomo de Arcaĥo eble rememorigas la nomon de Artaksias la 1-a de Armenio (190-159 a.K), fondinto de la Artaksida Dinastio kaj de la Armena reĝlando.[5] Popola etimologio diras ke la nomo venas de "Ar" (Aran) kaj "caĥ" (ĝardeno) (t.e. la ĝardenoj de Aran Sisakean, la unua naĥararo de la nordoriento de Armenio).[6] La nomo estas hodiaŭ amplekse uzata inter armenoj por Montara Karabaĥo. Vidu ankaŭReferencoj
|