Arles
Arles (aŭ okcitanlingve Arle, en la epoko de la romia imperio latine Arelate) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Bouches-du-Rhône kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 51 156 loĝantoj sur areo de 758,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 67 loĝantoj/km². La loĝantojn de Arles oni kutime en la franca nomigas arlésiens. Arles estas fama urbo, kies historio ekis dum la Romia periodo. GeografioArles situas sur la akso inter Nîmes (27 kilometroj okcidente) kaj Marsejlo (80 kilometroj oriente). Arles troviĝas sur la riverego Rodano, kie ekas la delto. La urbo do konsistigas iasence la enirejon de la natura regiono Camargue. Arles estas la plej vasta komunumo de Francio, ĉar sia areo atingas ĉirkaŭ 759 km². Ĝi estas ekzemple pli granda ol Parizo aŭ ol la tuta departemento Territoire-de-Belfort (102 komunumoj). La teritorio de Arles entenas tri atentindajn naturajn areojn : VidindaĵojRomiaj ruinoj
Aliaj monumentoj
Vidu ankaŭFamuloj
Eksteraj ligiloj
|