Churchill (Manitobo)
Churchill estas la plej norda urbeto kaj haveneto de Kanado, en la nordorienta parto de provinco Manitobo. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 870 personoj sur areo de 53,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Ĝi situas ĉe okcidenta marbordo de la Hudson-golfo, ĉe elfluejo de rivero Churchill. La nomo venas de John Churchill, 1-a princo de Marlborough, kiu estis guberniestro de la Kompanio de la Hudsona Golfo (1685–91). La originala, ligna fortikaĵo de la societo (Fortikaĵo Churchill) estis konstruita en 1688, sed ĝin detruis incendio en 1689 kaj oni konstruis anstataŭe alian en 1718. Sur tiu loko, oni konstruis (1731–71) la Fortikaĵon Princo de Kimrio (Fort Prince of Wales), kiun oni povas eĉ hodiaŭ parte vidi. Al Churchill ne kondukas asfaltita vojo. Ĝi estas atingebla nur per fervojo, aviadilo, ŝipo. En la proksimo ekzistas eskima komunumo Akudlik, fondita en 1955.
|