Daka lingvo
La Daka Lingvo estis Hindeŭropa lingvo parolatata de la antikva popolo de Dakio. Oni ofte konsideris ĝin esti norda varianto de la Traka lingvo aŭ proksime parenca al tiu. (vidu la artikolon Dako-traka lingvo) Karakterizoj kaj fontojMultaj el la karakterizaĵoj de la daka lingvo estas nekonataj kaj disputataj. Estas preskaŭ neniaj skribitaj dokumentoj en la daka. Kio estas sciata de la lingvo devenas de:
Geografia distribuoLa daka antaŭe estis unu el la gravaj lingvoj de Sudorienta Eŭropo, etendiĝanta de kio nun estas orienta Hungario ĝis la bordo de la Nigra Maro. Bazita sur arĥeologiaj konstatoj, la fontoj de la daka kulturo estas kredeble troveblaj en Moldavio, kie oni identigis evoluadon de la ferepoka Basarabia kulturo. Sonaj ŝanĝiĝoj de PHELa daka estis Satem-a lingvo. Por detaloj de ĝia son-ŝanĝiĝo, vidu la artikolon Son-ŝanĝiĝoj de la Pra-hindeŭropa al la daka. KlasifikoEn la 1950-aj jaroj, la bulgara lingvisto Vladimir Georgiev publikigis sian laboron[2] kiu argumentis, ke la fonologio de la daka lingvo estas proksima al la fonologio de la albana, plue subtenante la teorion, ke la daka estis sur la sama lingva branĉo kiel la albana, lingva branĉo finiĝinta kiel Dako-Moesia (aŭ Dako-Misia); Moesia (aŭ Misia) estas konsiderata kiel transira dialekto inter la daka kaj traka. Estas kognatoj inter la dako-traka kaj la albana kiuj povas esti indikaĵo de la dako-traka-albana lingva afineco, kaj multaj substrataj vortoj en la rumana havas albanajn kognatojn. La antikva greklingva geografiisto Strabono asertis, ke la Getae parolis la saman lingvon kiel la Trakoj.[3] Tamen, Georgiev argumentis, ke la daka kaj la traka estas du malsamaj lingvoj, kun du malsamaj fonetikaj sistemoj; lian ideon li subtenis per la toponimoj (loknomoj), kiuj finiĝas per -dava en la dakia kaj la Moesia, kaj kontraŭe -para, en Trakiaj lokonomoj.[2] La sorto de la dakaEstas neklare precize kiam la daka lingvo estingiĝis, aŭ eĉ ĉu ĝi havas vivantan posteulon. La komenca romia konkero de parto de Dakio ne metis finon al la lingvo, ĉar liberaj dakaj triboj kiaj la Carpi eble daŭrigis paroli la dakan en Moldavio kaj najbaraj regionoj tiel malfrue kiel la 6a aŭ 7-a jarcento p.K., ankoraŭ povantaj lasi ian influon en la formiĝantaj slavaj lingvoj.
La argumento por ĉi tiu frua disiĝo (antaŭ 300 a.K.) estas jeno: hereditaj albanaj vortoj. Ekzemple,
montras la transformon, Malfrua HE /a:/ > Albo /o/, sed ĉiuj latinaj pruntaĵoj en la albana havantaj /a:/ montras la latinan a: > Alb a. Ĉi tio indikas, ke la transformo PAlb /a:/ > PAlb /o/ okazis kaj finiĝis antaŭ la Romia alveno en la Balkanan Duoninsulon. Aliflanke, rumanaj substrataj vortoj komunhavataj de la albana montras rumanan /a/ kiu respektivas albanan /o/ kiam la fonto de ambaŭ sonoj estas originala komuna /a:/
indikante, ke kiam ĉi tiuj vortoj havis la sama komunan formon en la antaŭ-rumana kaj la pra-albana, la transformo PAlb /a:/ > PAlb /o/ ankoraŭ ne komenciĝis. La korelacio inter ĉi tiuj du faktoj indikas, ke la disiĝo inter la antaŭ-rumana (la dakianoj, kiuj poste estis romianigitaj) kaj la pra-albana okazis antaŭ la romia alveno en la Balkanan Duoninsulon.
La daka kiel la substrato de la pra-rumanaLa daka lingvo eble formas la substraton de la pra-rumana lingvo, kiu evoluis de la vulgara latina parolata en la Balkana Duoninsulo norde de la Jirecek linio, kiu krude dislimas la latinan influon disde la greka influo. Ĉu la daka fakte formas la substraton de la pra-rumana estas disputata (vidu Fonto de la rumanoj), tamen ĉi tiu teorio ne premisas ke la romianigado necese okazis en Dakio, ĉar la daka estis parolata ankaŭ en Moesio, kaj tiel sude kiel norda Dardanio. Ĉirkaŭ 300 vortoj en orienta romanco (la rumana, la arumana, la Megleno-rumana, la Istro-rumana) eble devenas de la daka, kaj multaj el tiuj montras satem-reflekson, kiel oni devus atendi en dako-trakaj vortoj (vidu la artikolon orienta romanca substrato). Piednotoj
Vidu ankaŭ
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
|