Doetinchem
Doetinchem (51° 58′ N, 6° 17′ O (mapo)51.9666666666676.2833333333333 , esperante Dutinĥemo) estas hansourbo (kun urborajtoj) kaj municipo kiu situas ĉe la Oude IJssel en la regiono Achterhoek de la nederlanda provinco Gelderland. Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 58 270 loĝantoj sur areo de 79,66 kvadrataj kilometroj (de kiu 0,6 km2 estas akvo), kio rezultigas loĝdenson de 731 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Bronckhorst, Montferland, Oude IJsselstreek kaj Zevenaar. Per tio Doetinchem estas la plej dense loĝata municipo de la Achterhoek. Preskaŭ duono de la loĝantaro estas de protestantkristana deveno kaj preskaŭ sama kvanto estas de romkatolika deveno. Ekde la 1-a de januaro 2005 la municipo Wehl kaj Zelhemse Broek aliĝis. Aliaj loĝlokoj
Gaanderen, Wehl, Nieuw-Wehl kaj Wijnbergen.
Dichteren, IJzevoorde, Langerak kaj Het Broek. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|