Fréhel
Fréhel (realnome Marguerite BOULC'H) naskiĝis en Parizo la 14-a de julio 1891 de bretonaj devenaj gepatroj - ŝia pseŭdonimo Fréhel aludas al Fréhel (Côtes-d'Armor), malgranda komunumo en Bretonio. En Parizo ŝi trapasis sian infanaĝon en la stratoj, iam petante almozon kantetante kun maljuna blindulo, iam kolportis kosmetikaĵojn de pordo al pordo. Dekjaraĝa ŝi renkontis la tiaman faman kantistinon de muzikalo Otero, kiu helpis ŝin suriri la scenejon de la trinkejo Univers je la nomo Pervenche (vinko, ĉiamverda, multjara duonarbusto kun multaj beletaj floretoj). Ŝi edziniĝis kun la komediisto Robert Hollard kaj naskis infanon, kiu tuj mortis. Tiu perdo markas la komencon de infera subiro. Post la foriro de sia edzo ŝi provis konsoli sin kun Maurice Chevalier, sed tio ne daŭris. Ju pli ŝia kantistina kariero sukcesis, nun per la nomo Fréhel elektita pro ŝia bretona deveno (ekzistas samnoma kabo ĉe la Golfo de Sankta-Maklovo), des pli ŝia privateca vivo katastrofiĝis ĝis sinmortiga provo. Revenante en 1923, ŝi rekomencis kanti havante tiom da sukcesoj kiom antaŭe. Ŝi ankaŭ rolis en filmoj, sed daŭrigis la uzadon de drogoj kaj mortis, sola, en hotela ĉambro en 1951 (3-a de februaro). Listo de kanzonoj
Filmaro
Eksteraj ligiloj
|