FundamentismoPer la termino fundamentismo oni intencas ĝenerale ĉiun laŭliteran dogmeman interpretadon (aŭ samsencan, ekstere de la religia sfero), kiu deklaras relativajn preceptojn fundamentoj (laŭtipe de la religio kaj ne nur) rifuzante ĉiun ideologion kontrastantan kun ili. Foje tiu tendenco asociiĝas kun la provo neracie devigi aliajn tiel pensi kaj tiel agi. Nuntempe la termino ŝprucigas negativajn sentojn kaj reagojn. Ĉar la komenco de la uzado de la termino estis rilata al la defendo de la laŭvorta interpretado de Sankta Skribo, kia estas konsiderata la Biblio, oni uzas la terminon fundamentismo ankaŭ por aliaj movadoj, ĉefe se tiuj estas rilataj al iu "sankta skribo". Tiam foje oni povas paroli pri politika fundamentismo, ne malpli ofta. Kelkaj ekzemploj de libroj oftaj inter politikaj fundamentistoj estas "Mia lukto" Mein Kampf, de Adolf Hitler, kaj la "Ruĝa Libro" de Mao Zedong. La politika fundamentismo ne necese estas rilata rekte aŭ nerekte kun la tradiciaj religioj, sed male ili povas defendi radikalajn kaj eĉ kontraŭreligiajn mondorigardojn. La termino fundamentismo estas uzata ankaŭ por identigo de la kontraŭmodernismaj tendencoj de diversaj religioj kaj eklezioj. Foje ĝi estas konfuzigita aŭ eĉ sinonimigita kun jarmilismo (doktrino laŭ kiu Kristo revenos por regi surtere dum mil jaroj, antaŭ la lasta lukto kontraŭ la malbono, produktante la definitivan kondamno de la Diablo al la perdo de ties influo por la tuta eterneco antaŭ la Lasta juĝo) kaj kun la mesianismo aŭ estas asociita kun fanatikismo aŭ ekstremismo, kvankam tiu lasta termino estas plej ofte rezervata por sintenoj specife politikaj. La termino integrismo, tradicia en diversaj lingvoj por referenci al tiu fenomeno, estas semantike tre proksima, kvankam temas pri tre strikta interpretado, ĉar fundamentismo aludas al fenomeno tre moderna (nome formo de rifuzo al senreligiigaj konsekvencoj de la moderneco, sed aperinta jam ekde la komenco de la teknika moderneco), dum integrismo proponas tradiciisman reagon. Origino de la terminoFundamentismo estis en la evoluo de religiaj tendencoj pensofluo de la protestanta religieco, kiu ekestis ekzemple en Usono en epoko inter 1878 kaj 1918, nome ekde la fino de la Usona Enlanda Milito al tiu de la Unua mondmilito Temas pri pensofluo, naskiĝinta ene de la Baptisma Eklezio, kiu celis kontraŭstari al la teologiaj modernismo kaj raciismo tiam disvastiĝantaj inter la evangeliismaj fideluloj. Tiu termino, fundamentismo, dekomence ne havis negativan sencon: la konotacioj pejorativaj ekligiĝis al la fakto ke en 1909 estis publikigita kolekto de dekdu volumoj de eseoj nomitaj The Fundamentals. Tiuj tekstoj atakis la aplikadon al la Biblio de la metodoj de la filologio, historio, arkeologio kaj Metodo historia-kritika (kriterioj de la literatura kritiko), tiel dirita "Alta Kritiko". Ili, male, revenĝis la volon reaserti dogmoforme nerezigneblajn punktojn de la kredo difinitajn fundamentals, la fundamentojn, kiuj siavice korespondas al la postuloj de iu kredo facile komprenebla al unuopulo. Tiu revenĝo havis ankaŭ politikan-socian perspektivon, kun forta kritiko aspekte "kontraŭ-intelektula" aŭ "kontraŭ-elita" (kontraŭ la risko de monemaj socioj kaj moralo, nome tiu "de la advokatoj" kaj de filozofoj). En tiu epoko la termino "fundamentals" aperadis en multaj flugfolioj disvantigitaj de la tradiciemaj grupoj. Karakterizo de la pensado de fundamentistoj estis la reaserto de la laŭlitera valoro de la Biblio. Tiu estu konsiderita historia teksto kiu rakontas eventojn vere kaj reale okazintajn laŭ la maniero per kiu ili estas priskribitaj en la Sanktaj Skriboj, kun neta rifuzo de ĉiu nova interpreto kaj kun la "pretendo" ke la teologoj estu liberigitaj el la devo-rajto submeti la Biblion al la samaj analizo kaj teksta kritiko jam uzitaj por la klasikaj tekstoj de la antikva epoko. Aparte estis kritikata la Hipotezo dokumenta, la esploro kiu evidentigis ene de la Pentateŭko diversajn dokumentajn fontojn, nomumitajn "javeista", "elohista", "readmona" kaj "sacerdota". [1]. Mallonge, fundamentismo rifuzis trakti la Biblion kiel tekston kompareblan, analizeblan kaj do pridiskuteblan samkiel la aliajn. Plua karakterizo estas la atribuo de la sama valoro al ĉiuj tekstaj eroj de la kristana tradicio, kiu ne akceptus la tiaman teologian dialektikon kaj la portempajn normojn. Batalante kontraŭ la “modernismaj vidpunktoj”, la fundamentistoj helpis la kristanaron superi la ŝokon de la sennombraj arkeologiaj malkovroj de la 19-a jarcento kiuj dokumentis farojn, popolojn kaj eventojn pri kiuj la Biblio konservis eĉ ne spurojn – aŭ rakontis malsammaniere eventojn aŭ kiujn la Biblio apenaŭ menciis – kaj de la ekestiĝo de Darvinismo krom de la progresoj de la filologio kaj de la naturaj sciencoj. Unu el la venkaj intuicioj, tamen, de tiu movado estis la insisto sur la fakto ke la arkeologio povis ankaŭ esti uzata por konfirmi, krom por dementi (malkonfirmi), la Biblion. Por tion diri kune kun la titolo de famega furorlibro, aparte aprezita ĉe la fundamentistoj, ilia moto estis la Biblio rajtis. Fundamentismo, sume, permesis vidi arkeologion kaj la histori-sciencan esploradon kiel instrumenton utiligeblan, ofte, por “konfirmi” siajn vidpunktojn anstataŭ ol kiel malamikon ĉiam obstaklendan. Danke al financado de mecenato, petrolindustriisto, la volumoj publikigitaj de fundamentistoj (hodiaŭ grandparte retejas Arkivigite je 2005-11-17 per la retarkivo Wayback Machine), malkare eldonitaj, estis senpage poŝte senditaj al miloj da protestantaj pastoroj, liverante tiel tezojn kaj argumentojn pretigitajn por rebati argumentadojn de la liberala kaj modernisma kritiko. Tiu fundamentismo radikiĝis precipe en la politika usona dekstrismo kaj energie batalis kontraŭ religiaj movadoj kiuj pretendis ricevinti novajn revelaciojn kompletigantajn tiujn biblian aŭ buŝe tradiciitajn, kiel okazis antaŭ la fenomeno Mormonismo. Vidu Kristana fundamentismo. Evoluo de la senco de la terminoTeologioLa termino fundamentismo, kiu ĉe la origino referencis al la protestanta mondo,[2] estis anstataŭigita kiam la precipaj epigonoj de tiu pensfluo decidis elekti ŝanĝon en la terminologio karakterizanta ilian doktrinon, sed dume la termino disvastiĝis en la komuna uzo por identigi ĉiujn tiujn vidpunktojn – pensofluojn kaj praktikon en la religia medio – kiuj insistas sur la laŭlitera interpreto de la sanktaj tekstoj kiel Biblio aŭ Korano kaj samtempe havas karakterizon de kontraŭmodernismo ene de la respektivaj religioj. Teologisence, nome, estas difinita fundamentisma ĉiu laŭlitera aliro al teksto rifuzanta la kritikan filologian analizon, kiam tiu ĉi ne akordiĝas kun la tradiciaj dogmoj antaŭe difinitaj. Religia fundamentismo koncernas la rektan legadon de la sanktaj tekstoj, rifuzanta la ekzegezajn aŭ hermeneŭtikajn instrumentojn.[3] Tiu sinteno estas propra de iuj protestantaj interpretoj sed ĉeestas ankaŭ en iuj branĉoj de katolikismo kvankam ĉi kaze oportunas paroli pri limigo de ekscesoj de la moderna kritiko foje alproksimiĝanta al antaŭjuĝo. Vidu artikolojn Historio de la teksto kaj Priteksta kritiko [4] Oni kutime parolas – ankaŭ se ne ĉiam kun la sama signifo – pri "islama fundamentismo", "juda fundamentismo", "kristana fundamentismo", “hinduisma fundamentismo” ktp. La termino, kiu hodiaŭ havas vastan negativan valenton, referencas ankaŭ ĝenerale al sintenoj politika kaj kultura, precipe religia, kontraŭaj al la dialogo inter diversaj kulturoj kaj religioj, kvazaŭ tiu ĉi minacus la “neprinegoceblajn religiajn principojn” proprajn de iu dialoganto, dum la dialogo, el si mem kaj kiel propono, povas referenci nur al la komunaj reciprokaj kono kaj akcepto kaj kunlaborado por la plibonigo de la homa sorto. Sociologoj kaj psikologoj pridiskutas pri la origino de la fundamentismo, kiu, foje, estas taksata fenomeno moderna kaŭzata de la obsedo de la modernaj sciencoj kaj kulturoj kiuj ŝajnas insidi la pacan konsiston de la religioj: do, fundamentismo estus sinprotekta reago.[5] Ĝenerale la religiaj regantoj de la grandaj religioj kontraŭas fundamentismon malgraŭ la, eventuala, samtempa reaserto pri la dia origino de iliaj Skriboj. Kroma signifo de la termino. Malgraŭ ke la termino “fundamentismo”, en la komuna uzo, aplikiĝas al religiaj franĝoj aŭ al etnaj ekstremismaj movadoj kun religia motivaĵoj foje uzataj kiel preteksto, la termino havas ankaŭ konsentitan konotacion: ĉi-okaze, ĝi priskribas tendencon kaj strebon reveni al tiuj kiuj estis konsideritaj la originaj fundamentaj principoj, kun la intenco, foje, distingiĝi el neseveraj majoritataj kutimoj kaj kredoj, kiuj laŭlonge de la tempo koruptiĝus aŭ febliĝus ĝis la risko de la renversiĝo. (Vidu artikolojn Pentekosta Kristanismo, Adventismo kaj Atestantoj de Jehovo. Kromaj modifoj de la sencojEn la komuna uzo, "fundamentismo" (same kiel ĉe "religia integrismo") estas proksimume uzata larĝsence ankaŭ por indiki senkritikan interpreton antaŭ tekstoj aŭ teorioj, nenecese religiaj, kaj la kondutoj sekvaj. En ekonomiko, ekzemple, la kritikistoj pri ekonomia liberalismo foje akuzas pri "fundamentismo" la subtenantojn de la teorioj laŭ kiuj la merkato devus esti la ununura regulanto de la socia vivo, substrekante ke tiu principo estas fakte asertata dogmece. En religia kampo (alia ekzemplo) iuj grupoj akuzas pri "fondamentismo laikisma", do ne laika, poziciojn kiuj celas elimini la religiojn kiel publikan influanton en la socia vivo kaj ĝin redukti al afero tute privata. Fundamentisma naturo de religioEsence establita religio estas pli malpli korpo de leĝoj sur la kredularo, gvidata fare de la klerikaro, kiuj antaŭenpuŝas la ideologio kaj la obeemo al tiu sanka, kaj tiale deviga, leĝaro. Iuj pensuloj pri tiu temo analogias fundamentisman religion kiel organismon. Tiele, ĝi disvastiĝas precize kiom ĝi eblas. Precize kiel ĉiu vivanto, ĝi havas internan impulson pluvivi, kreski, kaj reprodukti, tiom kiom ĝi povas, vastiĝi ĝis la maksimumo ebla kaj ĝis la mediaj kondiĉoj ne plu permesos. Tio en praktiko povas signifi la grandigo de la nombro de la kredularo (prozelitismo, la misiismo por la savado de animoj) aŭ kontrolado de la mezuro de obeemo fare de la kredularo en socio kaj la kontrolo de la publikan spacon. Paroloj pri "agrablaj manieroj", pri persvado, pri dialogo, kvankam povas esti sinceraj, tamen tutcerte ne realiĝas praktike kiam temas pri kontrolo de socio fare de ŝtataj rimedoj. Organismoj ne dialogas pri vivrimedoj. Ne temas pri manko de bonvolo, ĉar al fundamentismo simple ne eblas vere fari kompromison. Fundamentisma religio estas totalisma, kaj fakte korporaciisma kaj imperiisma. La sola celo kaj de korporacio kaj de imperio estas la disvastado de ĝia povo. Ĉi tio inkluzivas internan vetarmadon fare de la klarikularo kaj gvidantoj: kiu estos pli rigida en sia observado, kiu estos pli radikala kaj ne rezignu pri la plej eta peceto de la leĝaro. Okazas ideologia vetkuro kiu povas esti ĉesigita nur pro malvenko fare de pli pova faktoro ekstera de ĝi. Ĉar tiel longe kiel estas ebleco, la vetkuro daŭros, kaj la organismo vastiĝas. Juda fundamentismoLa plejparto de la judaj skoloj kredas, ke la Tanaĥo (nome la Malnova Testamento) ne devas esti komprenita laŭlitere aŭ izole, sed male necesas akompanado konata kiel la parola Torao (en la kristana medio kutime estas konata kiel "juda leĝo" aŭ kelkfoje pervoĉa mosea leĝo (oni ne konfuzu ĝin kun la "mosea leĝo", Torao)). Tiu materialo estas enhavata en la Miŝno, la Talmudo, la Gemarao kaj la Midraŝo. Tamen, la Ortodoksa Judismo, kvankam ne komprenas nepre la Tanaĥon laŭlitere, ja konsideras ĝin didevena, senerara kaj transigita sen esencaj ŝanĝoj; kaj ĝi pligravigas ankaŭ la detalan atenton al la vortoj kaj eĉ al la precizaj literoj uzataj en la teksto. La juda rabena religio juro estas nomata Halaĥo, kiu estas la kompilaĵo de la ĉefaj leĝoj (preceptoj) de Judismo, kiuj inkluzivas la 613 micvojn, kaj poste la talmudajn kaj rabenajn leĝojn, kaj ankaŭ la tradiciojn kaj morojn, kiel kompilitaj en Ŝulĥan Aruĥ en formo de jura kodekso. Kiel la religiaj leĝoj en multaj aliaj kulturoj, judismo ne distingas la religian kaj la nereligian vivojn. Tial, halaĥo gvidas ne nur la religiajn preceptojn sed ankaŭ la ĉiutagan vivon. Sed la nivelo de la observado kaj praktikado varias laŭ la komunumoj kaj la tendencoj ene de judismo. Ortodoksaj judoj klopodas plenumi ĉiujn preceptojn dum la reformismaj konsideras ĝin kiel tre grava ilo sed nedeviga. Similmaniere, kelkaj membroj de la Ortodoksa Judismo, plej precize la ĥaredoj, rigardas la Miŝnon, la Talmudon kaj la Midraŝon kiel didevenaj kaj seneraraj en ties senco, sed ne laŭ terminoj. La ĥasidismaj judoj siavice defendas la senerarecon de ilia propra interpretado de la tradiciaj fontoj de la vero. Laste, la karaistoj, laŭ ili mem, "estas juda sekto kiu ne agnoskas la aŭtoritatecon de la postbiblia tradicio aligita en la Talmudo kaj en la rabenaj verkoj pli postaj"; kaj same por la nejudaj samarianoj. Kelkaj ultra-ortodoksaj de judismo pli minoritataj malaprezan cionismon kiel herezo, kaj malferme opozicias aktive la ekziston de la israela ŝtato kaj ĉiujn judojn identigitajn kun tiu kaj tiukadre eĉ malakceptas paroli la hebrean, uzante anstataŭe la jidan. La tialo estas, ke ili konsideras, ke la ekzistado de la israela ŝtato, nedezirita de Dio kiu forpelis la judan popolon en diasporojn tra la tuta mondo, kaj tiel la moderna ŝtato malhelpas la alvenon de la Mesio. La observo de endogamio pli malpli ĉiam estis fortega en judaj komunumoj. La religia cionismo (alia maniero de fundamentismo), kies spirita patro estis Abraham Isaak Kook (1865-1935), male vidas en la israela ŝtato la komencon de la mesia tempo kaj tiukadre interpretas okazaĵojn kiel la Sestaga milito kiel signaloj kiuj konfirmas tion. De granda politika gravo estas la juda postulo de la Sankta Tero kun la dia helpo, nome Eretz Israel. Tiu sinteno estis defendita de fundamentistoj kiel tiuj de la grupo Guŝ Emunim («Bloko de la kreduloj», fondita en 1974, kun ankoraŭaj sekvantoj), por kiuj la israelaj teritoriaj rezignoj egalas al sakrilegio, kio fakte kondukis unu el ili al la murdo de Isaac Rabin en 1995. Tiu tendenco estis kontraŭa al la nereligia cionismo, laŭ kiu la judoj simple devis estis nacio, vivanta en sia propra lando kaj ŝtato, kiel ĉiuj aliaj nacioj. PrincipojLa Ortodoksa Judismo baziĝas sur la kredo en 13 principoj de Maimonido:
Kristana fundamentismo Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristana fundamentismo.
Kristana fundamentismo estas aro de radikalaj tendencoj ene de la diversaj eklezioj kiuj komponas Kristanismon, ĉu inter katolikoj, protestantoj, ortodoksoj, ktp., sed plej ofte lastatempe oni uzas la terminon por aludi al diversaj radikalaj eklezioj de Usono. Nomita ankaŭ kristana integrismo, estas difinita de historiisto George M. Marsden kiel "batalanta kontraŭmodernisma protestanta evangeliismo." Marsden klarigas ke integristoj estis evangeliismaj kristanoj kiuj en la 20-a jarcento "batalas kontraŭ ambaŭ modernismoj kaj en teologio kaj en la kulturaj ŝanĝoj. La nomo estas prenita el la titolo de serio de eseoj eldonitaj de la Biblia Instituto de Losanĝeleso, La Fundamentoj: Atesto pri la Vero. Kiel organizita movado ĝi komenciĝis kiam eklezioj adoptis "bataladan stilon" kaj kelkajn teologiajn elementojn, kiel sendevigismo, sed estis ne organizita movado kaj ne havis nacian asocion aŭ oficialan komunikilon. Integrismo estiĝis el brita kaj usona protestantismo en fino de 19-a jarcento kaj komenco de 20-a jarcento inter evangeliismaj kristanoj. La fondintoj reagis kontraŭ liberala teologio, aktive asertis ke la sekvaj ideoj estis fundamentoj de la kristana kredo: la nerakonteco de la Biblio, Sola Scriptura, la partenogenezo de Jesuo Kristo, la doktrino de anstataŭa pentofaro, la korpa resurekto de Jesuo, kaj la tuj okazonta reveno de Jesuo Kristo [1]. La termino "integristo" estas polemika en la 21-a jarcento; estas ofte uzita por ataki aŭ moki anojn, kvankam estis elpensita de gvidantoj. Iuj kiuj tenadas ĉi tiujn kredaron malakceptas la etikedon de "integrismo", vidanta ĝin kiel tro malŝatata dum al aliaj jam fariĝis fierrubando. Tiaj kristanoj preferas uzi la terminon fundamenta kontraste al integrismaj (e.g., Sendependaj Fundamentaj Baptistoj kaj Sendependaj Fundamentaj Eklezioj de Usono). Ĉi tiu termino estas foje konfuzita kun Kristana laŭleĝismo. La kristana fundamentismo estas konsiderata inter la plej konservismaj branĉoj de kristanismo. Kelkaj el la karakteroj plej rimarkindaj atribuitaj al la kristana fundamentismo estas la laŭvorta interpretado de la biblia libro Genezo (kio estas nomita kreismo, tio estas kredo ke iu aŭ io kreis la tutan mondon, en ses tagoj laŭ la rakonto) kaj la malakcepto de la teorio de la evolucio fare de Darvino, kio evidente kontraŭas la laŭvortan akcepton ke animaloj estis kreitaj en nur unu tago kaj la homo en alia. En PresbiterianismoPlej ofte oni datigas la komencon de la uzado de la termino «fundamentismo» al fino de la 1910-aj jaroj, post la proklamo en 1910 fare de parto de la Ĝenerala Asembleo de la Presbiterianisma Eklezio de Usono de la nomitaj Kvin Fundamentoj necesaj kaj esencaj de la kristana religio. Tio rezultis el disputo de la antaŭa jaro ĉu oni devis ordenigi sacerdotoj grupon de pastorontoj kiuj malakceptis kredi la naskon de Kristo el korpo de virgulino (vidu senmakula koncipiĝo). La elektitaj Fundamentoj estis la jenaj:
Laŭ tiuj principoj estas evidenta, ke estas multaj ideoj kiuj nuntempe estus tuj atribuitaj al fundamentisto kaj kiuj tamen forestas el tiu deklaro de kiu ili havas la nomon. Por ekzemplo, ne ĉiuj kiuj asertas la senerarecon de la Biblio ankaŭ argumentas favore de laŭvorta interpretado de la libraro. Fakte, la 'laŭvortismaj' tendencoj havas radikojn multe pli profundajn ol la fundamentismo kaj reeniras al iamaj diskutoj pri aferoj ĉu la Biblio estas tradukebla, tradukinda, tradukenda ktp. Ajnaokaze, ja estas certa ke estas multe pli facile trovi la kontraŭ-modernismajn kaj kontraŭ-sciencismajn trajtojn kiuj nuntempe oni asocias kun religia fundamentismo en tiuj kiuj akceptis la Kvin Fundamentojn. Al tio atentigis ankaŭ la baptisma teologo Dro. Harry Emerson Fosdick, kiam en 1922 verkis sian predikon Ĉu venkos la fundamentistoj?. Tiu estis la unua verko de disvastigo kiu montras enhavojn kiuj difinis la fundamentistojn per nuancoj tre similaj al aktualaj. Fosdick direktis sian kritikon al la elementoj de la presbiteriana kaj baptisma eklezioj kiuj kontraŭis la klopodojn de tiuj kiuj intencis kongruigi, unu foje pli, la sciencon kun la religio (fido, vidu Kristana Scienco). Tiel, li difinis la fundamentistojn kiel netoleremaj konservativuloj kiuj arbitre estis skizintaj la limojn de tio kio estas akceptebla en la teologia diskuto. Li proponis la kontraŭstaron al tio per la integrigo en la ĝenerala komunumo de tiuj kiuj eksponas dubojn pri aspektoj kiel la virgineco de Maria (Dipatrino) aŭ la resurekcio de Kristo bazite sur tio kion pruvas la scienco. Tiu prediko estis sukcesa kaj estis distribuata kiel broŝuro al ĉiuj protestantaj pastoroj de Usono. La provoko al la plej konservativuloj estis farita kaj la defio estis akceptita volonte de gravuloj kiel John Gresham Machen kaj Benjamin Breckinridge Warfield, kiuj en 1929 formis la Ortodoksan Presbiterianan Eklezion [2]. Tiel la kristana fundamentismo komenciĝis rilate al la adhero (aŭ libero) al la Kvin Fundamentoj fare de membroj de tre diversaj protestantaj nomigoj. En mormonojLa mormona fundamentismo estas konservisma movado kiu kredas aŭ praktikas tion kion ties sekvantoj konsideras fundamentajn aspektojn de la mormonismo. Tio reprezentas rompon kontraŭ la oficiala linio de mormonismo praktikata de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj kaj revenon al doktrinoj kaj kutimoj kiujn la fundamentistoj konsideras malkonvene kaj erare abandonitaj, kiaj la poligamio, la Leĝo de la Konsakro, la Teorio de Adamo kiel nura Dio, la elaĉeto per elverŝado de sango, la patriarkeca pastreco, kaj elementoj de la mormona ceremoniaro. La mormonaj fundamentistoj formis nombrajn sektojn, multaj el kiuj estis establiĝintaj en izolaj komunumoj en malproksimaj areoj de Okcidenta Usono. Islama fundamentismo Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama fundamentismo.
Tiu termino Islama fundamentismo aludas al movadoj kiuj sekvas strikte la indikojn de la Korano kaj de la islama leĝaro ŝario. Ili aperis kiel reago unuarange al la reformismaj klopodoj dum la unua duono de la 20a jarcento kiujn oni konsideris kiel tute inspiritaj de la okcidenta kaj kristana kulturoj- kaj duarange al la politika eksterlanda influo en la arabaj ŝtatoj - ĉefe pro ekonomiaj interesoj rilate al nafto kaj ties industrio kaj komerco. La Islama fundamentismo atingis grandajn politikajn sukcesojn: kreskanta nombro de landoj adoptis aŭ akceptis aplikojn de la islama aŭ islamisma juro. En 1979, en Irano, revolucio enpovigis la ajatolahon Ĥomejni [6] kaj nur unu monaton poste li dekretis, ke virinoj devus vestiĝi laŭ la reguloj de Islamo, tio estas "Modesta" vestaĵo, la hiĝabo. Grandegaj protestoj ekis en la lando, kaj forta opozicio estis esprimita fare de grandaj sekcioj de publiko. La ĉefministro, Mehdi Bazargan, akuzis la maldekstron kaj kontraŭrevoluciulojn je distordado de la vortoj de la Supera Gvidanto ke ne vere temas pri devigo sed de nura rekomendo. Aliaj politikistoj ankaŭ trankviligis la publikon kaj deklaris ke en la spirito de Islamo, devigo ne estas ebla, kaj ke la hijabo estas nur laŭvola, ne truda. Jaro kaj duono post la eko de la revolucio, kiam la potenco de la revolucia registaro estis jam bazita, la nacia armeo estis subigita, kaj la ĉasta polico jam patrolis la stratojn, portado de la hiĝabon fariĝis deviga por virinoj en ĉiu registara oficejo, kaj relative malmultaj manifestacioj estis registritaj. Du jarojn poste, en aprilo 1983, la hijabo iĝis laŭleĝe deviga por virinoj ĉie en Irano, la tutan tempon, inkluzive de ne-islamaj virinoj, eksterlandanoj kaj turistoj, kaj ĉi tio estas la kazo ĝis hodiaŭ, la iranaj amasprotestoj pri la hiĝabo de 2022. En Somalio ekde la 1990-aj jaroj okazas konstanta stato de milito inter diversaj frakcioj,el kiuj kelkaj islamfundamentismaj. En Alĝerio la Islama savofronto, kiu estas forta islamisma movado, konkurencas kun pli modernaj politikaj partioj. En Afganio post la forpelo de la soveta reĝimo, kaj nova enlanda milito, instaliĝis la reĝimo de la talibanoj. La defendo en la Kurano de la jihado, konsiderata kiel sankta milito, utilis al la radikalaj sektoroj por justigi uzadon de perforto por liberigo de islama lando, konsiderinte pri "liberigo" la instalon de islamisma reĝimo. Tiu sinteno ne estas kunsentata de aliaj pli moderaj islamanoj.[7] Ĉar Islamo dekomence en la historio estis religia sistemo pli ligata al la politika ŝtato ol ĉe aliaj religioj, kiaj kristanismo, judismo aŭ hinduismo, la kontraŭstaro de aliaj landoj kaj socioj estis konstanta ekde la apero de Islamo kaj ties dum epokoj forta rilato al la fundamentismo. Hinduisma fundamentismoHinduisma fundamentismo estas komprenata kiel formata de la grupoj de fanatikuloj sekvantoj de hinduismo, ĉefe en Barato. Tiuj grupoj arigas ultrakonservativulojn kaj naciistojn, kiuj konsideras, ke Barato devas esti lando nur por la hinduoj, kaj proponas la forpelon de islamanoj, kristanoj kaj kredantoj de aliaj religioj. Ili proponas ankaŭ interpretadon laŭlitere de hinduismo kiu inkludas la restaŭradon de la sistemo de kastoj subigante la malsuprajn kastojn al sklaveco, la absolutan subigon de virinoj kaj la malpermeson de la religioj ne-hindiaj same kiel de la okcidentaj simboloj (kio rezultis eĉ en la detruo de vendejoj kie oni vendas okcidentstilajn produktojn kiel ekzemple bondeziraj kartoj de Sankt-Valentena tago). La fundamentisma hinduismo estis rilata kun la konflikto inter hinduoj kaj islamanoj barat-pakistana, la konflikto inter hinduoj kaj siĥoj en Panĝabio kaj atakoj al minoritatoj. Mahatmo Gandhio estis murdita de fundamentismaj hinduoj. Pli ĵuse unu de la du ĉefaj politikaj partioj de Barato, nome la Partio de la Popolo de Barato (PPB) estis rilatigita kun la ekzisto de fundamentistaj grupoj ene de sia tendaro.[8] Fundamentismo en politikoĈia fundamentisma iniciato facile klopodos entrudiĝi en la politiko de la ŝtato en kiu ĝi estas disvolviĝinta pro sia propra moralisma kaj reformisma naturo. Ĉar la ŝtato posedas la monopolon de la eduka sistemo aŭ, almenaŭ ties kontrolon iamaniere en preskaŭ la tuta mondo, la fundamentistoj konstante kontraŭas ĝin kiam iliaj doktrinoj estas evitataj, deflankigitaj aŭ, kiel ofte okazas en multaj landoj, tute kritikatas ĉu de la eduksistemo ĉu de la edukistoj mem. Evidentas ke ajna movado de tiuj karakteroj serĉos la plej ampleksan disvastigon de sia idearo inter la granda publiko kaj de tie la neceso kontroli la sistemojn kiuj enhavas kaj disvastigas la sciaron (eduksistemo, amaskomunikiloj, ekonomiaj instancoj ktp.). La fundamentistoj kutime bazas siajn proponojn sur pensoskoloj jam ekzistintaj kaj modifi ilin kongrue kun siaj intencoj kaj pli malofte kreas siajn proprajn platformojn. Fundamentismo kaj EsperantoEsperanto estas lingvo bazita sur Fundamento. Ekde la unuaj jardekoj de la uzado de la lingvo aperis du tendencoj en la proporcio inter strikta obeo al la fundamento kaj la iometa libero por plinovigo en vortotrezoro, vortoformado kaj eĉ gramatiko. En aliaj pli radikalaj okazoj, la tendenco prioritati reformojn super la fundamento, rezultis en Ido kaj aliaj lingvoproponoj. Inter tiuj kiuj restis fidelaj al la lingvo plue estas la du tendencoj, nome limigi sin al la funkciado tute ene de la Fundamento aŭ akcepto de neologismoj, novaj sufiksoj, eĉ gramatikaj vortoj, kiel pronomoj iŝi, ri ktp. La absoluta malakcepto de tiuj trarompoj estus esperantisma fundamentismo. Fundamento de EsperantoFundamento de Esperanto estas libro de L. L. Zamenhof, eldonita en printempo 1905, kaj oficialigita per la 4-a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la "Bulonja Deklaracio"), aprobita la 9-an de aŭgusto 1905 en la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. La "Fundamento de Esperanto" konsistas, krom antaŭparolo, el tri partoj: Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. La decido de Zamenhof fiksi tiujn tri verkojn kiel neŝanĝeblajn estis klarigita en la Antaŭparolo, kiun oni poste ekkonsideris kiel mem apartenantan al la Fundamento[9]. Escepte de la antaŭparolo, ĉiuj partoj devenas preskaŭ rekte de la pli fruaj verkoj de Zamenhof: la Gramatiko estas parto de la Unua Libro, aperinta en 1887, la Universala Vortaro aperis en 1893 kaj la Ekzercaro en 1894[9]. Samrangaj al la Fundamento estas ties Oficialaj Aldonoj (ĝis nun ekzistas naŭ Oficialaj Aldonoj). Citaĵo
Notoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|