Share to:

 

Gelono la 1-a

Γέλων ο Συρακούσιος
(540 a. K. - 478 a. K.)
Bildo de Gelono de Gelo, tirano de Sirakuzo
Bildo de Gelono de Gelo, tirano de Sirakuzo
Persona informo
Γέλωνος
Naskiĝo 540 a. K.
en Gelo, Sicilio, Italio
Morto 478 a. K.
en Sirakuzo, Sicilio, Italio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco antikva Sirakuzo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Deinomenes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Hierono la 1-a (Sirakuzo), Thrasivoulos of Syracuse (en) Traduki kaj Polyzelus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Damarete (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Antikva mapo de Gelo kaj Sirakuzo.

Gelono la 1-a estis tirano de Gelo (post la morto de Hipokrato, tirano de Gelo inter 491 a. K. ĝis la morto) kaj Sirakuzo (inter 485 a. K. ĝis la morto), kolonioj fonditaj de antikvaj grekoj en Sicilio. Okaze de la morto de Hipokrato, la tirano de Gelo, en 491 a.K., Gelono, lia komandanto de kavalerio, kaptis la tronon. Ses jarojn poste li alianciĝis kun la Gāmoroi[1], kiuj estis senpovigitaj kiel oligarkiaj regantoj de Sirakuzo. Li rapide aldonis Sirakuzon al sia domajno kaj transdonis la centron de siaj agadoj al tiu grandurbo. Sub lia gvidado Sirakuzo Ĝela iĝis la plej riĉa kaj plej potenca el la grekaj grandurboj de Sicilio, sed potenca defio ekestis rapide kun invado de Sicilio fare de Kartaganoj.

Lia intenco daŭrigi agreseman politikon kontraŭ Kartago baldaŭ iĝis ŝajna. En 485 a. K. li intervenis en najbara Sirakuzo kun sociaj streĉitecoj inter la noblaj terposedantoj kaj la malriĉa loĝantaro. Kiel rezulto, li sukcesis akiri potencon, transigis sian loĝejon de Gelo al Sirakuzo kaj lasis la regadon de Gelo al sia frato Hierono.

Per sia venko ĉe la Batalo de Himera (480 a.K.), li repuŝis kartagan influon en Sicilio. Lia kontraŭulo Anaksilaso (tirano de Regio) (524 a. K. - 476 a. K.), kiu regis la Markolon de Mesino, subtenis la kartaganojn.

Batalo de Himero (480 a. K.), kie venkis Gelono de Sirakuzo.

Tra masivaj kontraŭvolaj migradoj de la greklingva populacio de la areo, li transformis Sirakuzon en tre grandan grandurbon, kiu estis vastigita kaj loĝita per novaj najbarecoj. Post sia alianco kun Akraganto (hodiaŭ Agrigento), li reprezentis la plej grandan politikan potencon en la tiama greka mondo. Tial, en 480 a.K., Ateno kaj Sparto vane provis akiri ilian aliancon kaj helpon kontraŭ la persa reĝo Kserkso. Gelono rifuzis ĉar li mem antaŭdiris kartagan atakon kontraŭ Sicilio. Tio fakte okazis kaj kaŭzis la grandan venkon de Gelono kaj lia aliancano Terono de Akraganto proksime de Himero en 480 a.K.

Referencoj

  1. Gāmoroi: Riĉaj terproprietuloj kiuj regis en Sirakuzo.
Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 
Kembali kehalaman sebelumnya