Giorgio Silfer
Giorgio SILFER (elp. Ĝorĝo Silfer, naskiĝis la 13-an de septembro 1949 en Milano, Italio) estas pseŭdonimo de Valerio ARI, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, kaj unu el la ĉefaj iniciatintoj de la Esperanta Civito. Silfer kunfondis en 1970 la revuon Literatura Foiro. En 1980 li kunfondis la kooperativon de Literatura Foiro, kiu posedas kaj eldonas la menciitan revuon, kaj ekde 1997 ankaŭ la gazeton Heroldo de Esperanto. Ĉe la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 1980 Silfer, kune kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel lanĉis la Manifeston de Raŭmo. En 1985 li kunfondis la staĝejon La Kvinpetalo, en Francio. En 1991 li kunfondis la Esperanto-Centron de PEN-Klubo Internacia, en kies mondkongreso 1993 li sukcesis, kun sia edzino Perla Martinelli, atingi la agnoskon pri Esperanto kiel literatura lingvo. Kun aliaj en 1995 li transprenis la gvidadon de Kultura Centro Esperantista en Svislando. En 1996 li estis inter la ĉefaj subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. VerkaroGiorgio Silfer verkis tri poemarojn, multajn teatraĵojn, romanon, plurajn literatursciencajn kaj interlingvistikajn librojn. Li gajnis interalie Premion "La Verko de la Jaro" en 1977 kaj estis proklamita en 1984 Florluda Majstro, pro la multaj sukcesoj ĉe Internaciaj Floraj Ludoj. KanzonojLi ankaŭ verkis aŭ tradukis kelkdekon da kanzonoj, precipe por Gianfranco Molle, Nikolin' kaj Anjo Amika. Libroj
Dramoj
KritikoLa politika agado de Giorgio Silfer estas malmulte aprezata ĉe kelkaj UEA-anoj[kiuj?]. Inter ili, dum la 1990-aj jaroj, la hispano Jorge Camacho karikaturis lin en la pamfleto La Majstro kaj Martinelli (1993) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro. Silfer neniam donis publikan atenton al Jorge Camacho. Jouko Lindstedt, la alia verkinto de la Manifesto de Raŭmo, opinias ke Silfer predikas sub la nomo "Raŭmismo" ideologion kun malmulta rilato al tiu Manifesto. Tamen en julio 2006 Lindstedt publike distanciĝis de la Manifesto mem, kondamnante en ĝi du "erarojn". Tial Giorgio Silfer komentariis en HeKo n-ro 306: "Ne estas vere, ke kolego Lindstedt interpretas alimaniere la Manifeston: simple li ne plu konsentas pri ĝia enhavo". Referencoj
Eksteraj ligiloj
|