Kaŝmira lingvo
La Kaŝmira Lingvo (कॉशुर, کٲشُر Koshur) estas nordokcidenta hindarja lingvo parolata unuavice en la valo Kaŝmiro, regiono plejparte en la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro (जम्मू और कश्मीर) de Barato.[2][3][4] Ĝi havas ĉirkaŭ 7,147,587 parolantojn: 6,797,587 el kiuj rezidas en Barato kaj 350,000 el kiuj rezidas en Pakistano.[1] La kaŝmira apartenas al la hindarja branĉo de la hindeŭropa familio de lingvoj, kaj estas la plej disvastiĝinta lingvo de ties sub-grupigo nomata Darda lingvaro.[5] Ĝi estas unu el la 23 naciaj lingvoj de Barato.[6] GramatikoSintakse la kaŝmira lingvo havas la vortordon V2. KulturoSkribsistemoNuntempe la kaŝmira restas plejparte parolata lingvo, kvankam iuj manuskriptoj estis skribitaj en la pasinteco en la ŝarada skribsistemo, kaj poste en la perso-araba skribsistemo. Nun, la kaŝmira estas skribata en, ĉu la perso-araba skribsistemo (kun iuj modifoj), ĉu la nagaria skribsistemo. LegivoLegivo en la kaŝmira estas daŭre neglektata pro diversaj politikaj kaŭzoj kaj pro manko de formala klerigado en ĝi. Ĝi nun utilas plejparte en sia parolata formo, kaj la parolantoj de ĉi tiu lingvo ankaŭ estas nombre malkreskantaj. Notu, ke la precipa oficiala lingvo de la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas ne la kaŝmira, sed la Urdua. Iuj kaŝmiraj parolantoj uzas la anglan aŭ la hindian kiel dua lingvo.[1] En la pasintaj kelkaj jardekoj, la kaŝmira prezentiĝis kiel subjekto en la universitato kaj la kolegioj de la valo. Nuntempe, iuj klopodas inkludi la kaŝmiran en la lernejan programon. LiteraturoLa kaŝmira lingvo havas riĉan literaturan heredon, estinte la lingvo de multaj sufiĉaj kaj popolaj poetoj. La plej frua literatura verkaĵo en la kaŝmira kiu ĝisvivas estas la poezio de Lalleshvari, mistika poetino[7] de la 14-a jarcento En 1919 Georgo Abraham Grierson skribis, ke “la kaŝmira estas la sola el la dardaj lingvoj, kiu havas literaturon”. La kaŝmira literaturo datiĝas de jam pli ol 750 jaroj, kio estas, pli-malpli, la aĝo de multaj modernaj literaturoj inkluzivante la anglan. Inter la grandaj kaŝmiraj aŭtoroj estis Mahmud Gami, fruktodona verkisto kiu utiligis kun egala kompetento preskaŭ ĉiujn formojn de poezio en la kaŝmira - mathnavi, vatsun, ghazal, rouf, na’t - kvankam lia plej granda kontribuo estas en la areo de mathnavi. Lia libera prezentado kaj adaptado de kelkaj persaj mathnavi-oj inaŭguris longan tradicion de mathnavi-a verkado en la kaŝmira kiu inkluzivas tiajn elstarajn nomojn kiel tiuj de Wali-ul-lah Mattoo, Abdul Ahad Nazim, Wahhab Parrey, Muhi-ud-Din Miskeen, Amir-ud-Din Kreri, Maqbool Ŝaho Kralawari, kaj Shams-ud-Din Hairat. La kantoj en la kaŝmira lingvo estas nomitaj gewun /gewun/ kaj la ĥoraj kantoj nomigas wonwun /wonwun/. Estas nur unu perreta ĵurnalo en la kaŝmira, kvankam nombro da literaturaj revuoj estas regule publikigataj. Referencoj
Eksteraj ligiloj
|