Kombretacoj
La kombretacoj[3] (latine Combretaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo mirtaloj (Myrtales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj 480 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas kombreto[3]. Tiu familio inkludas arbojn, arbedojn, kaj lianojn, kaj precipe en Sud-Afriko kaj Tanzanio la indiĝenan Combretum imberbe. Tri genroj, Conocarpus, Laguncularia kaj Lumnitzera, vegetas en mangrovoj [5]. Kombretacoj estas larĝe disvastiĝitaj en la subtropikoj kaj tropikoj. Iuj membroj de tiu familio produktas utilan konstrulignon, kiel idigbo el eburborda terminalio. TaksonomioLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (8 jun. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
Referencoj
|