Lockheed L-1011 TriStar
La Lockheed L-1011 TriStar estas pasaĝeraviadilo de Lockheed, ellaborita en 1970. L-1011 estas unua kaj sola pasaĝeraviadilo de Lockheed. La L-1011 estas tria larĝkorpa pasaĝeraviadilo, post Boeing 747 (1969) kaj McDonnell Douglas DC-10 (1970). Inter 1968 kaj 1984, Lockheed produktis 250 aviadilojn. HistorioEn 1960-aj jaroj, American Airlines proponis al Douglas (Poste iĝis McDonnell Douglas) kaj Lockheed por nova pasaĝeraviadilo. Tiutempe Lockheed venkis en konkurso por jetmotora transportaviadilo kun C-130 Hercules kaj C-141 StarLifter. La nova transporta aviadila modelo, C-5 Galaxy estis selektita por Usona Aerarmeo. La sukceso en militmerkato motivigis prilaboron de nova pasaĝeraviadilo. Kiam McDonnell Douglas prilaboris McDonnell Douglas DC-10 kun konservativa tekniko, kiu uziĝis en Douglas DC-8, Lockheed uzis novajn teknologiojn, kiuj Lockheed havis. Ambaŭaj fabrikantoj prezentis novan modelon en tiu tempo, kaj Amercian Airlines selektis DC-10 por malalta kosto. Post la American Airlines, Eastern Air Lines kaj Trans World Airlines (TWA) mendis L-1011. La L-1011 havis bonan rendimenton kun novaj teknikoj, sed tiu altigis produktkoston de aviadilo. Multaj aerlinioj preferis DC-10. La prokrasto de povejo el Rolls-Royce ankaŭ malbonigis al vendo. Kiel unu kritiko pri aviadiloj, "Aerlinioj eblis aĉeti 747 en iomete pligranda kosto, aŭ DC-10 en sufiĉe plibona kosto."[1] Pro malsukceso de siaj aviadiloj, tiutempe Lockheed provis subaĉeti politikistojn por vendi siajn aviadilojn. En 1976, por vendi L-1011 al Japanio, Lockheed oferis subaĉeton al japana ĉefministro, Kakuei Tanaka (1918-1993) por influi al All Nippon Airways (ANA). Tiu provo rezultis lian eksigon. En 1981, Lockheed anoncis haltiĝon de L-1011 produktado.[2] Lasta L-1011 estis produktita en 1984. Post la L-1011, Lockheed finis negocon de komerca aviadilo. En 1995 Lockheed estis aneksita kun Martin Marietta, formis Lockheed Martin. VariantojCivilaj modeloj :
Militfortaj modeloj :
Referencoj
Vidu ankaŭKonkurantaj aviadiloj
|