Mihály Rotarides (literaturisto)
Mihály Rotarides [mihAj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rotarides Mihály estis hungara latinlingva literaturisto. Lia familia nomvarianto estis Rotharides. Mihály Rotarides (literaturisto)[1] naskiĝis en 1715 en Otrokocs (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Otročok en Slovakio), li mortis la 15-an de aprilo 1747 en Vitenbergo (nuntempe en Germanio. BiografioMihály Rotarides (literaturisto) lernis en luterana liceo en Sopron, poste li studis teologion en Universitato de Wittenberg inter 1738 – 1742. Tiutempe li kolektis multajn materialojn en germanaj bibliotekoj al leksikoneca verko de Dávid Czvittinger. Inter 1942-1944 li kolektis materialojn en Hungarlando. En 1744 li denove iris al Vitenbergo por komenci prilaboradon de sia verko, en kiu – male al Czvittinger – li volis prezenti la evoluon de la hungara literaturo ne laŭ alfabeta ordo, sed kronologie kaj grupigita laŭ temoj. Pro lia frua morto nur skizo de lia laboro pretiĝis. Elektitaj manuskriptoj
Fontoj
Referencoj |