O-Kumarata acido
o-Kumarata acido estas o-hidrokso-cinamata acido, natura organika kombinaĵo hidroksa derivaĵo el la cinamata acido. Ekzistas tri stereoizomeroj de la kumara acido, o-kumarata acido, m-kumarata acido kaj p-kumarata acido kiuj diferenciĝas per la pozicio de la hidroksilo en la fenila grupo. Aliaj hidrokso-cinamataj acidoj estas la ferulata acido, kaj kafeata acido kiuj estas fenolaj komponaĵoj biologie sintezitaj per la fenil-propanoida vojo. La hidrokso-cinamataj acidoj servas kiel antaŭaĵoj por la sintezo de la lignino, flavonoidoj, antocianinoj, stilbenoj kaj aliaj fenolaj komponaĵoj. La hidrokso-cinamataj acidoj ankaŭ trovatas kombinitaj kun diversaj komponaĵoj inklude de ĥinata acido, hidroksilataj acidoj kaj aminoj. La konjugaĵoj surbaze de hidrokso-cinamoilamino tiaj kiaj la tiraminoj kaj la fenetilaminoj estas konsiderataj potencaj deirpunktaĵoj en la disvolvo de antivirusaj kaj anti-kanceraj drogoj. Literaturo
Vidu ankaŭReferencoj |