Odysseas Elytis
Odysseas Elytis - Οδυσσέας Ελύτης, vere: O. Alepoudelis (naskiĝinta la 2-an de novembro 1911 en Iraklio, mortinta la 18-an de marto 1996 en Ateno), estis novgreka poeto. Li estis la laŭreato de Nobel-premio pri literaturo en 1979. VivoEn Ateno li studis juron dum kelkaj semestroj, trejnitis kiel oficiro kaj batalis en 1940 ĉe la albana fronto. Post la Dua mondmilito li estis direktoro radifonia kaj vivis dum 1948-52 en Parizo, kie li estis en intima kontakto kun la surrealistoj. Ilian influon oni bone sentis tra liaj fruaj verkoj. Literaturhistoria gravecoKun Giorgos Seferis, Giannis Ritsos kaj aliaj li apartenis al la t.n. Generacio de la 1930-aj jaroj, kiu tre gravis por la evoluo de la greka literaturo de la 20-a jc. Lia verkaro havas la karakteron de novstila metaforado, sub influo de lummetafiziko kaj ekstata rigardo de la greka pejzaĝo (precipe de la Egeo, kiu iĝis kvazaŭ normo por homa vivo). Li ankaŭ estis fama pro verkado de bonegajn eseojn. Lia plej grava kaj ĉefa verko Aksion esti (1959; Άξιον εστί, signifanta, benita antaŭ Dio) - al kio Mikis Theodorakis komponis muzikon - estas verko kiel oratorio kiu prezentas la personan historion kaj mondkoncepton de la poeto unue dum la milito kontraŭ la italoj en Albanio, poste la dua mondmilito kaj la okupacio de grekio kaj poste la greka enlanda milito. Tiu epopeo estas tripartita kaj epopea-lirika prezento de Greklando korespondanta dum la nacia kultura historio tra la jarmiloj. Tiu estas kanto de laŭdo al la homa esto, pro lia nevenkebla spirito kaj lia deziro al libereco. Ĝi estas dividita en tri partojn. La unua parto Genezo priskribas la kreon de la poeto en la mondon, historion, pejzaĝon kaj kulturon de Grekio. La dua parto, Angoro, enhavas poemojn kaj legaĵojn, kiuj kronologie priskribas lian vojon tra la sinsekvaj militoj kiujn li partoprenis, atestis kaj rezistis. La tria parto, Gloro, estas kanto de laŭdo al la patrujo, al la naturo kaj al la homo. VerkaroPoemoj (kun originala titolo kaj titolo de la germana traduko
Prozaĵoj (titoloj esperantigitaj)
Literaturo
|