Operaco Barbaroso
Operaco Barbaroso estas germana koda nomo (modelo por la nomo estis Frederiko la 1-a Barbaroso) por invado en Sovetunion, kiu denove malfermis orientan batalfronton en 1941 - 1945 kaj komencis Grandan Patrujan Militon. DisvolvigoLa prilaboradon de la atako ordonis Adolf Hitler jam mallongtempe post kapitulaco de Francio kaj direktilo n-ro 2 estis aprobita kaj subskribita la 18-an de decembro. La unua plano antaŭvidis atakon la 15-an de majo 1941, sed pro faligo de por-germana registaro de la princo Paŭlo Karađorđević, Hitler devis entrepreni Balkanan kampanjon. La operaco Barbaroso estis komencita la 22-an de junio 1941 kaj finis en decembro de 1941, kiam la elĉerpintaj germanaj soldataroj ne kapablis en kruelaj vintraj kondiĉoj kaj dum plifortiĝanta rezisto de Ruĝa Armeo daŭrigi en sia antaŭenpaŝo kaj transiris en defendon. Kvankam eblas la germanan militiron en la paso de Barbaroso konsideri kiel venka (Wehrmacht en la unuaj tagoj ĉiutage trapasis 60-95 km, kio estis ĝis nun eksterordinara rapideco), temis pri la venko tre multekoste pagita kaj nesufiĉa (bataloj plej brutalaj kaj detruaj ambaŭflanke), ĉar ĝi ne sufiĉis al tio, por ke Sovetunio estu rompita, kaj pli longdaŭran militon Tria regno kaj ĝiaj aliancanoj ne povis permesi al si. En la sekvantaj jaroj komencis realiĝi supero de industrio de Aliancanoj (ĉefe de Sovetunio, Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando) kaj iliaj kreskantaj batalspertoj tiamaniere, ke Germanio kaj ties satelitoj fine ne kapablis rezisti al ĝi. En junio sovetia NKVD sekvante retiriĝantan Ruĝan Armeon murdis ĉirkaŭ 80 mil polajn enprizonigitojn sur pli frue aneksita teritorio de la Dua Pola Respubliko - en Orientaj Limregionoj. Germanaj Einsatzgruppen dum la tuta operaco, kadre de holokaŭsto murdis pli ol milionon de judoj. Trapaso de la operacoLa unuan tagon de la milito aviadiloj de Luftwaffe amase aeratakis sovetajn aviadilejojn apud la germana-soveta landlimo. Kontraŭ 66 elektitaj aviadilejoj oni sendis por ilin detrui 637 bombaviadilojn kaj 231 ĉasaviadilojn. Perdoj de la Soveta Aerarmeo dum la unua tago de la germana invado estis ĉirkaŭ 2000 aviadilojn detruitajn surtere kaj aere, damaĝitajn kaj postlasitajn aŭ detruitaj de la propraj skipoj dum ilia retiriĝo. Luftwaffe perdis 61 aviadilojn kaj la rumana aviado 11 aviadilojn. La kampanjo ĉe la orienta fronto estis la plej malfacila kaj sanga konfrontiĝo en la homa historio. Ĝi estis kolizio inter du totalismaj reĝimoj kun kontraŭaj ideologioj, kiu donis al la konfrontiĝo karakteron de "milito de ekstermado kaj neniigo", kiel la gvidantoj de ambaŭ flankoj fanfarone deklaris. Bataloj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
|