Otto Knöpfer
![]() Otto KNÖPFER (naskiĝinta la 13-a de marto 1911 en Arnstadt, mortinta la 22-a de majo 1993 en Erfurto) estis turingia pentristo. Kreiva agadoPost la lernejo li lernoservis ĉe dekoracia pentristo. Jam kiel junulo li rimarkis la belecojn de sia regiono. De 1931-35 li studis ĉe la Artmetilernejo de Erfurto, en 1938 ĉe la Akademio de plastikaj artoj en Berlin-Charlottenburg. En 1936 li okazigis sian unuan ekspozicion en la Kastelo de Molsdorf. La motivojn li trovis precipe en la pejzaĝoj turingiaj. Fervore li verkadis ĉirkaŭ la Kasteloj Tri Gleichen. Studvojaĝoj (en Sovetunion, en Rumanion) pliprofundigis liajn scipovojn kaj instigis lin al la kreiveco. Ĉefaj temoj tamen ĉiam restis aĵpentraĵo kaj la naturo. Inter 1946-50 fariĝis krom studdesegnoj ankaŭ grandformataj pentraĵoj. Ĝis la 1960-aj jaroj la laborista mondo estis inspira por li. En 1947 li transprenis la respondon por la sekcio "vandpentrado" ĉe la Faklernejo pri aplikitaj artoj en Erfurto. Ekde 1955 li gvidis i.a. la pentradorondon de la firmao "VEB Chemieanlagenbau Erfurt-Rudisleben". Unu lia disĉiplo estis Bernd Hartung, de li inspirita kolego ekz. Adolf Krause. Premioj ricevitaj
Verkoj pendantaj en turingiaj muzeoj
Literaturo
Eksteraj ligilojInformation related to Otto Knöpfer |