Papiamento
Papiamento (Curaçao kaj Bonaire: Papiamentu; Aruba: Papiamento) estas kreola lingvo. Papiamento surprizas per sia nekutima reguleco. Pro tio ĝi estas relative facile lernebla. Bedaŭrinde la insuloj elektis uzi malsaman ortografion por sia lingvo. Sur Kuracao kaj Bonero oni uzas preskaŭ laŭsonan ortografion, sur Arubo oni uzas hispaneskan, historian ortografion. Ĝi nun estas unu el la oficialaj lingvoj de la Nederlandaj Antiloj, krom la nederlanda kaj la angla. Ĝi estas parolata de plejparto de la loĝantaro en la ABC-insuloj (en Curaçao (elp. kurasaŭ) 78%, en Aruba 68% kaj en Bonaire 63%) dum la angla estas la plej parolata lingvo en la Deventaj Insuloj (la tn. SSS-Insuloj, kiuj estas Saba, Sint Eustatius kaj Sint Maarten - la unuaj du insuloj estas specialaj komunumoj de Nederlando, kaj Sint Maarten estas memstara membro de Nederlando). En la tuta mondo, la insuloj Arubo, Kuracao (Curaçao) kaj Bonero (Bonaire) estas la solaj areoj, kie papiamento estas la denaska lingvo. Frua varianto de papiamento eble ankaŭ estis parolata sur la venezuela duoninsulo Paraguaná[1]. EtimologioLa nomo papiamento devenas de la portugala papear (babili)[2]. StatusoLa lingvo estas uzata en elementaj, mezgradaj lernejoj kaj supera edukado, sed pro manko de lerniloj en papiamento, oni uzas lernolibrojn en la nederlanda. En librovendejoj apenaŭ troveblas libroj en papiamento[1]. Ekde la 22-an de majo 2003, papiamento akiris unue en Arubo la statuson de oficiala lingvo apud la nederlanda kaj la angla kaj ekde la 6-an de marto 2007, papiamento estis agnoskita kiel oficiala lingvo apud la nederlanda sur la insuloj Kuracao kaj Bonero. HistorioPapiamento ekestis en la 17-a jarcento. Ĝi estas miksita lingvo kiu ekestis, ĉar en la tempo de kolonia sklaveco homoj el diversaj regionoj interkontaktiĝis. Komence la sklavo-komercistoj estis ĉefe hispanoj kaj portugaloj. Tial papiamento unue aperis kiel portugal-bazita piĝinoPoste Hispanio kaj Nederlando akiris la insulojn. Tio klarigas kial la hispana kaj nederlanda lingvoj influis la lingvon Papiamento. Kreola lingvo kun portugalaj kaj okcidentafrikaj radikojMalgraŭ la multaj studoj faritaj pri la origino de Papiamento, neniu ankoraŭ povis klarigi la ĝustan originon. Oni scias, ke la lingvo estiĝis ĉirkaŭ la 17-a jarcento; epoko kiam sklaveco regis sur la insulo Curaçao. La Nederlanda Okcident-hinda Kompanio tiutempe havis sklavdeponejon en Kuracao, kie sklavoj estis aĉetitaj kaj venditaj al landoj tra la mondo. Multaj de tiuj sklavoj venis de Afriko kaj estis uzataj ne nur por komerco, sed ankaŭ por labori en la plantejoj aŭ j de la nederlandaj kolonioj. Lingvistoj longe diskutis, kie kaj kiel la lingvo estiĝis kaj plue disvolviĝis. Pli freŝdata esploro supozas, ke Papiamento genetike rilatas al la afro-portugalaj kreolaj lingvoj de Kabo-Verdo, Gvineo Bisaŭa kaj Kazamanco (Senegalo) kaj tiel havas portugalan kaj okcidentafrikan (volofan, mandinkan) bazon, kaj estis poste vaste pliriĉiĝis en la dua duono de la 17-a jarcento. Tra jarcentoj da kontakto kun la nederlanda, multaj spuroj de tio troveblas en la diversaj variantoj de papiamento. Iuj ekzemploj de ĉi tio estas: tiki (frapeto), robèki (ruĝa beko), buki (libro). La nuntempa papiamento ankaŭ havas multajn novajn vortojn el la angla, hispana kaj nederlanda. Pro sia kompleksa transatlantika historio, papiamento estas evolue unu el la plej kompleksaj lingvoj en la mondo kaj tial aparte interesa lingvistika temo kaj tipa ekzemplo de lingva kontakto. Pro la relativa izolado de la lingvokomunumoj, kiuj karakterizas insulojn, ekzistas granda diverseco en papiamento inter la malsamaj insuloj. Estas iuj indicoj, ke frua varianto de papiamento estis parolata en iuj vilaĝoj de la venezuela Paraguaná-duoninsulo.[3] Iuj esploristoj argumentas, ke la Papiamentu ekestinta en Curaçao finiĝis en Arubo tra Venezuelo kaj tial la Aruba Papiamento pli similas al la hispana laŭ sono kaj vortprovizo. Antaŭjuĝoj kontraŭ PapiamentoKiam la nederlandanoj konkeris la insulon Kuracao de la hispanoj en 1634, ne ekzistis vasta eduksistemo sur la ABC-insuloj. Tamen la Nederlanda okcident-hinda Kompanio konsideris ke ĝi devis provizi bonan edukadon kaj do sendis nederlandan bazlernejan instruiston al Curaçao. Ĉi tiu instruisto donis lecionojn pri legado, skribado, aritmetiko kaj la nederlanda lingvo. Dum papiamento ekestis kiel lingvo en la plantejoj kaj en la salminejoj, malgranda parto de la loĝantoj (ĉefe nederlandaj koloniistoj) kontraŭis la uzon de ĉi tiu nedezirinda (kaj por ili nekomprenebla) lingvo. Ekzemple, en 1818 estis eldonita lilbreto kiu priskribis la insulon Curaçao kaj subaj insuloj, en kiu la antaŭjuĝoj kontraŭ papiamento estis klaraj, kiel pruvas la sekva citaĵo:
La sefardaj judaj kolonianoj ne kontraŭis papiamenton. Male, ili rekte okupiĝis pri la disvolviĝo de papiamento. La unua mencio pri skriba papiamento koncernas judan ŝipon (1769) kun la nomo "Awa pasa Harina". La plej malnova dokumento en papiamento (de 1775) estas letero de judino al sia edzo (Emmanuel, 1970). Tio estas pli malnova ol la eldono de pastro Schabel, kies priskribo de papiamento estas erare konsiderata de multaj kiel la plej malnova mencio. La nederlandlingvigo de la eduksistemoLa eduksistemo estis sufiĉe vasta komence de la 19-a jarcento kaj papiamento estis instruita en iuj lernejoj, ĉar la loĝantaro de la kamparaj regionoj ekskluzive parolis papiamente. Precipe la ĵus alvenintaj kolonianoj el Nederlando forte oponis tion. Laŭ la insisto de ĉi tiuj loĝantoj, estis decidite en 1838, ke papiamento ne estu instrulingvo. Tamen ne estis tiel ke per tio la nederlanda iĝis la ununura instrulingvo en edukado. Dum la 18-a kaj la 19-a jarcentoj, la hispana kaj la franca estis tre gravaj lingvoj por la koloniaj elitoj, kiuj plejparte ne uzis la nederlandan lingvon. Ĉar estis daŭra latiniga procezo (Hoetink, 1987), eĉ la kolonia elito de nederlanda protestanta deveno fine komencis servi sin pli bone de la hispana ol de la nederlanda. Multaj lokaj hispanlingvaj publikaĵoj en la 19-a jarcento atestas tion. Post la alveno de Royal Dutch Shell, la nederlanda akiris la statuson de reganta instrulingvo en edukado. Ĉi tio gravis por la nederlandaj Shell-dungitoj, kies infanoj devis ricevi pluan edukadon en Nederlando. Fari la nederlandan deviga instrulingvo tamen havis neniun utilan efikon al edukado. La studrezultoj de la gelernantoj restis multe malantaŭ la rezultoj de samaĝuloj en Nederlando. La tiama sekretario de la lerneja komitato, s-ro AM Chumaceiro, identigis la lingvan problemon kiel la ĉefa kaŭzo de la malbonaj rezultoj. Li trovis neakceptebla, ke la lernantoj devas lerni fremdan lingvon sen bone regi la gepatran lingvon. Li priskribis tion en la sekva frazo de 1884:
Malgraŭ la konsilo de la lerneja komitato kaj multaj fakuloj, la ŝtatoj konservis la edukpolitikon el la 17-a jarcento. Sub premo de Shell-dungitoj en la frua 20-a jarcento, ŝanĝo okazis de tiom multe da nederlanda lingvo kiom eblas al ekskluzive la nederlanda lingvo. Papiamento kiel instrulingvoTamen malgranda ŝanĝo okazis en 1935. La eduka preskribo pri papiamento en edukado estis modifita en unu artikolo:
Tio estis paŝo en la direkto de papiamento kiel instrulingvo, nur ke oni preskaŭ ne apelaciis al la guberniestro. Vera mejloŝtono en la historio de papiamento okazis en 1950. La ŝtatoj tiam esprimis la deziron igi papiamenton la instrulingvo en la plej malaltaj klasoj de elementa lernejo. Ĉar tio nur eblus realigi per ĝusta lernmetodo, bona gramatiko kaj oficiala literumado, oni kreis samjare lingvan komitaton. Grupo de esploristoj ricevis la komision ellabori papiamento-vortaron (en Kuracao nomata: dikshonario, en Arubo: diccionario). Ĉi tiu vortaro ankaŭ devis establi oficialan ortografion kaj gramatikon, por ke oni eventuale enkonduku papiamenton kiel la instrulingvon surbaze de tiu ĉi vortaro. Kiam ne estis interkonsento pri tio, ĉu la ortografio estu fonetika aŭ etimologia, la insuloj Kuracao kaj Bonero elektis la fonetikan literumon dum la insulo Arubo elektis la etimologian ortografion. La vortprovizo de papiamento en Arubo enhavas pli da vortoj el la aravaka lingvaro. Ĉi tio videblas en la loknomoj kaj nomoj por flaŭro kaj faŭno de Arubo. Post multnombraj studoj kaj malakceptitaj literumadometodoj, la ortografio Römer-Maduro-Jonis estis nomumita en 1976 de la plenuma konsilio de Kuracao por ĝenerala uzo kaj edukaj celoj. Lernmetodo por Papiamento ĵus enkondukiĝis dum la unuaj tri jaroj de mezlernejo. Lingvaj trajtojLa vorttrezoro de Papiamento estis influata de la portugala, la hispana, la nederlanda kaj la angla.
Unu el la rimarkindaj trajtoj de Papiamento estas, ke ĝiaj vortoj povas havi akcenton kaj diferencojn de tonalto kaj ke la lingvo uzas ambaŭ por diferencigi signifon. Ekzemple mat á signifas planto kaj máta signifas mortigita. Tiuj diferencas en akcento (indikita per substreketo) kaj en la prononco de alta tono sur aparta silabo (indikita per akcento). Ĉi-kaze tiuj du aferoj koincidas. Sed vortoj ankaŭ povas diferenci unu de la alia nur en emfazo aŭ en la loko de tiu alta tono. Ekzemple, la nedifinita maniero de mortigo estas m a tá. Ekzistas ankaŭ vortoj, kiuj tute ne havas altan tonon (ne ekzistas vortoj sen akcento)[5]. OrtografioLa 1-an de novembro 2018, nova ortografio, kiu adaptas kaj pligrandigas la ortografion de 1976, estis unuanime adoptita de la parlamento de Arubo (Staten van Aruba)[6]. En la oficiala sfero, la nederlanda estas ĉefe uzata kiel la skriba lingvo fare de la registaro[2], dum papiamento estas la preferata lingvo. Estas du literumaj variaĵoj de papiamento:
Estas du ortografiaj variaĵoj de papiamento;
Gramatiko
Ta = esti
La verboj restas por ĉiuj personoj en la infinitivo, ekzemple Vortfarada komparo
Ĉi tiu sekcio donas komparon de la vortprovizo de la portugala, papiamento kaj la lingvo de la portugalaj kreollingvoj de Gvineo Bisaŭo kaj Kabo-Verdo.
Fondumoj kaj kultura heredaĵoFundashon pa Planifikashon di IdiomaLa Fondumo por lingvoplanado ellaboris nacian instruplanon por edukado en papiamento, kiu taksas kaj adaptas la nunan ortografion, ellaboras lernolibrojn, publikigas papiamentp-vortarojn, kaj kreis la programon Papiamentu Spèl Chèk[7]. Platformo Union di PapiamentuEn la jaro 2012 estiĝis la Plataforma Union di Papiamentu al kiu apartenas diversaj fondumoj kiu volas antaŭenigi la lingvon Papiamento.
Kultura heredaĵoEn 2015 delegacio de la nederlanda fondumo SPLIKA kunvenis en la Eŭropa Parlamento por prezenti kiel Papiamento statas nuntempe. El tio ekestis rekomendo de la Eŭropa Parlamento al la nederlanda registaro por protekti la lingvon, sed ĝis nun sen pozitiva sekvo[8]. LiteraturoLa puertorika lingvisto Yolanda Rivero Castillo publikigis ampleksan priskribon de la lingvo kiu donas bonegan superrigardon de la lingvo. Ŝi faris multajn proprajn esplorojn, precipe kun sonregistraĵoj de nuntempaj parolantoj. Yolanda Rivero Castillo. A Description of Papiamentu. A Creole Language of the Caribbean Area. Leiden, Brill, 2022 Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Referencoj
|