Stará Boleslav
Stará Boleslav (germane Alt-Bunzlau) estas eksa urbo kaj historie signifa loko en Ĉeĥio, kiu estas parto de urbo Brandýs nad Labem-Stará Boleslav en distrikto Prago-oriento. Boleslav fariĝis ankaŭ la plej malnova pilgrima loko kunigita kun sanktvenceslaa tradicio kaj Mariana honoro. Vivas ĉi tie 5 899 loĝantoj (2021). Stará Boleslav estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 9,85 km². HistorioEn la 10-a jarcento ĉi tie situis minimume unu preĝejo inicita al sanktaj Kosmaso kaj Damiano. Apud ĝia pordo estis matene post datreveno de la soleno de patronoj de la preĝejo, te. la 28-a de septembro en la jaro 935 (fontoj indikas ankaŭ jaron 929) fare de sia frato Boleslao murdita ĉeĥa sankta Venceslao. Lia korpo ĉi tie poste kelke da jaroj (legendoj indikas tri jaroj) ripozis, antaŭ ol ĝi estis transportita en katedralon de sankta Vito, kie ĝi troviĝas en sanktvenceslaa kapelo ĝis hodiaŭ. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Pluaj fotoj
|