Striko (filmo)
Striko (ruse Стачка, translit. Staĉka) estas muta filmo de 1925 farita en Sovetunio fare de Sergej Eisenstein. Ĝi estis la unua tutlonga filmo de Eisenstein, kaj li estis faronta la fimon Kirasŝipo Potjomkin tiun jaron. La aktoroj estis de Proletkult Teatro, kaj komponita de ses partoj. Siavice, ĝi intencis esti unu parto de sep-parta serio,[1] titolita Al Diktaturo (de la proletaro), kiu restis nefinita. La influa eseo de Eisenstein nome Muntado de Allogoj estis verkita inter la produktorado kaj premiero de Striko.[2] La filmo priskribas strikon en 1903 fare de la laboristoj de fabriko en antaŭrevolucia Rusio, kaj ties sekva subpremado. La filmo estas ĉefe fama pro sceno ĉe la fino en kiu la violenta subpremado de la striko estis miksita kun scenoj de buĉata gregaro, kvankam estas ankaŭ kelkaj aliaj punktoj en la filmo kie animaloj estas uzataj kiel metaforoj por la kondiĉoj de variaj individuoj.[3] Alia temo en la filmo estas kolektivismo male al individuismo kiu estis rigardita kiel konvencio de vakera filmo.[4] Kolektivaj klopodoj kaj kolektivigo de roluloj estis centraj kaj al Striko kaj al Kirasŝipo Potjomkin.[5] Referencoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj
|