SunenergioSunenergio aŭ suna energio estas la energio kiun la Suno elradias. Ĝi ekestas en la suno per fuzio. Uzo de plantojPlantoj uzas sunan energion por fotosintezo, dum kiu ili transformas krudmaterialojn kiel akvo kaj karbona dioksido en sukerojn (karbonhidrato). Estas la bazo de la surtera vivo. Uzo de homojPer suna energio oni nuntempe ofte celas la energion kiun homoj mem per teknologio povas produkti rekte de la radiado de la suno. Plej ofte tio okazas per la jenaj tri manieroj:
Sunenergia fabrikejo en GermanioEn 2009 estis anoncita la projekto de konstruado de la plej granda sunenergia fabrikejo en la mondo apud la urbo Straubing (Bavario). Sunenergiaj paneloj okupou teritorion je 1,9 milionoj da kvadrataj metroj, kio egalas al proksimume 280 futbalkampoj. Ekologiistoj aplaŭdas la projekton, diference je lokaj loĝantoj, kiujn ne plaĉas la perspektivo ĉiutage vidi senfinajn brilajn surfacojn anstataŭ la verdaj kampoj. Tamen lokaj aŭtoritatuloj subtenis la projekton kaj ĝia iniciatinto 27-jara bavaria Princo Albert von Thurn und Taxis apartenas al unu el plej riĉaj kaj influaj familioj de la lando. Je la fino de 2010 la unua suna energio de tiu fabrikejo ekprovizis en energireton.[1] Vidu ankaŭEksteraj ligiloj“Cifereca nomado” de Britio pledas por sunenergio en ĉiuj insulaj nacioj, artikolo aperinta en Tutmondaj Voĉoj en majo 2019. Referencoj |