La Sveda Olimpika Komitato (svedeSveriges Olympiska Kommitté, SOK) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Svedio. Ĝi kreiĝis en 1913 kaj estis internacie agnoskita samjare.
Kiel NOK, la Sveda Olimpika kaj Sporta Komitato celas subteni svedajn atletojn, sporton en Svedio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Svedio. Ĝis la jaro 2025 temis pri la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo kaj la parto pri rajdado de la Somera Olimpiko 1956 - ankoraŭ ne estonte antaŭvidatas pliaj Olimpikaj Ludoj en la lando.