TjumenNIIgiprogazo
TjumenNIIgiprogazo (ruse ТюменНИИгипрогаз) estas filia firmao[1] de la rusia konzerno Gazpromo. Ĝi baziĝas en Tjumeno kaj plenumas scienc-esplorajn, projektajn kaj industriajn laborojn, precipe por gasfirmaoj. Ĝi estis fondita en 1966 kaj en 2002 oficiale estis proklamita ĉefa sciencesplora firmao de Gazpromo en Okcidenta Siberio. La ĝenerala direktoro estas Vladimir Vagarin. Strukturo kaj agadoTio estas sola gasfirmao en Rusio, kiu kunigas ĉiujn sciencajn, projektajn kaj industriajn branĉojn por fari ĉiujn laborojn dum serĉado, esplorado, projektado, konstruado kaj ekspluatado de gasaj, gaskondensataj kaj naftogaskondensataj minejoj. En la kvartalo Antipino urborande troviĝas la Eksperimenta Uzino, kiu estas parto de la firmao kaj produktas instalaĵojn kaj aparatojn, projektitajn de ĝiaj inĝenieroj. Entute en la firmao laboras ĉirkaŭ 1700 kunlaborantoj. Ĉiuj laboroj estas atestitaj je la internacia standarto ISO 9001:2008 kaj la korporacia standarto STO Gazprom 9001-2006. Laŭ la projektoj de TjumenNIIgiprogazo estis konstruitaj kaj ekspluatataj plej grandaj gasminejoj de Okcidenta Siberio. La akvopurigaj stacioj «Akvofalo»En la Eksperimenta Uzino estas produktataj la akvopurigaj stacioj «Vodopad» (ruse Водопад, esperante Akvofalo), kiuj tre efike purigas plej grave poluigitajn akvojn, uzante elektrokoagulacian teknologion. Pli ol 100 tiaj stacioj jam funkcias tra la tuta Rusio, plejparte en Siberio. Plej ofte mendas ilin firmaoj de la konzerno Gazpromo. Rilatoj al EsperantoPR-sekcion de la firmao estras esperantisto Stanislavo Belov, kiu klopodas uzi Esperanton por internacia komerco.[2] Vidu ankaŭReferencoj
Eksteraj ligiloj
|