Ŝablono-Diskuto:Informkesto organizaĵoTroas la lingve nekutima vorto kaj parametro "formacio", kiu enhave havu la saman signifon kiel la ja ekzistanta parametro "fondodato". ThomasPusch 05:12, 12. Jul 2010 (UTC) Laŭ la nuna stato, apliko de la informkesto organizaĵo nepre kaŭzas averton "koordinatoj mankas", kompreneble krom se aparte indikiĝis koordinatoj. Sed kiujn koordinatojn havu tutmonda organizaĵo, aŭ tutlanda organizaĵo kiu havas aktivejojn en multaj partoj de la lando. Eblus klopodi elfosi la geografiajn koordinatojn de la centra oficejo de ĉiu organizaĵo, kies artikolo uzas la informkeston, sed mi dubas ĉu sencas esprimi la ideon kvazaŭ organizaĵo nur ekzistas en la loko de sia centra oficejo. Mi petus, aŭ tute forpreni la aŭtomatismon kiu kreas averton de ne ekzistas indiko de koordinatoj, aŭ almenaŭ meti parametron "koordinatoj = ne", kiu laŭ permana meto de tiu parametro malŝaltas la averton. Aidas (diskuto) 12:48, 26 Sep. 2013 (UTC)
Mi ĵus demandas min, komparante tiun ĉi ŝablonon kun alilingvaj variaĵoj, ĉu ne sencus kaj praktikus havi parametron "malfondodato" paralele al la ekzistanta "fondodato"... ThomasPusch (diskuto) 15:20, 29 nov. 2018 (UTC)
Ankaŭ ekzistas la informkesta ŝablono {{Informkesto asocio}} - ambaŭ diferencas laŭ dezajno kaj laŭ iuj parametroj, kaj al mi ne eblas diri kiu pli bonus. Oni atentu ke samspecaj artikoloj laŭeble uzu la saman ŝablonon, por doni iom da unueco. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 9 jul. 2020 (UTC) komparo kun informkesto firmaoInformkesto firmao laŭdefaŭlte donas pli da informerojn, kiel "jura formo" P1454 kaj "estraro" P169 Mi vidas tion ekzemple por Avaaz.org. Ĉi oni povas aldoni tion ankaŭ al tiu-ĉi informkesto? Sj1mor (diskuto) 07:51, 4 apr. 2023 (UTC)
Informkesto sinsekvoMi aldonis informkeston sinsekvo, kaj nun ŝajnas ke la parametroj fondodato, malfondodato, kaj tipo ne plu estas bezonataj, krom se oni deziras specifigi ilin spite la la datumo proviziata de vikidatumoj. Mi komprenas ke ĉiuj ŝanĝoj al la parametraro ankaŭ necesigas ŝanĝon al la dokumentado de la ŝablono. Pardonu ke mi donas al iuj plian laboron sed laŭ mia kompreno la aldono ja estas bezonata kaj grava. Sj1mor (diskuto) 03:48, 12 apr. 2023 (UTC) " Dum — "Konsentite ke la informkesto nun uzatas por plej malsamaj organizaĵoj aŭ institucioj, projektoj kaj vendejoj, kaj estas bone tiel, kvankam estas vasta gamo inter loka klubo de esperantistoj aŭ de poŝtmarko-kolektantoj respektive loka glaciaĵejo unuflanke kaj ŝtataj ministerioj aŭ mararmeoj aliflanke. Tamen ĉiuj tiuj lastatempe suferas je plivastigo de la informkesta kodo, kiu, se nenio speciale instaliĝas, rezultas en stranga linio "Dum —". La vorteto dum indikas ke la ideo devus iel rilati al tempo, sed meto de plia parametro "fondodato" en la e-lingva kesto nur aperigas la fondodaton, kaj ne ŝanĝas la misteran linion "dum", kaj meto de la fondodato en vikidatumoj nur aperigas la fondodaton dufoje. Ekzemplo de tia malfeliĉa informkesto (fondodato nur en la loka informkesto, ne en vikidatumoj) estas tiu en la teksto Nederlanda Mararmeo, ekzemplo por dufoje la fondojaro (fondodato en vikidatumoj) la paĝo Avaaz.org. Mi ĵus vidis, ke la du ekzemploj en la dokumentado, FIFA kaj la glaciaĵejo Bakdaŝ, havas la saman problemon (la linio "dum" ĉiam aperas sub la baza informkesta parametro "bildo"). Sed la dokumentado ŝajne ne antaŭvidas iun trukon pri tiu misa situacio: necesus iu indiko, per kiu parametro kaj aldono de "ne" aŭ "neniu" oni povus malŝalti tiun, foje nedeziratan linion "dum". @Sj1mor kaj Moldur: La informkestan sintakson en la lasta jaro nur prilaboris vi ambaŭ, kaj mi suspektas ke la problemo ankoraŭ ne estis antaŭ jaro. Tial unu el vi du devus havi solvon por mia peto kaj demando. Ĉu? Mazltov, ThomasPusch (diskuto) 09:53, 25 jun. 2023 (UTC)
Provu nun. Mi iom modifis. - Amike, Moldur (diskuto) 15:14, 15 dec. 2023 (UTC) Kiel nemontri bildon el vikidatumoj?@Tlustulimu kaj Moldur: En la teksto pri futbala klubo Bolonjo F.C. 1909 mi ĵus havas la problemon, ke tie enpreniĝas el vikidatumoj du emblemoj, unu profesieca el parametro "emblemo" kaj ankoraŭ dua, tre laika neprofesieca pseŭdoemblemo el parametro "bildo". Mi kompreneble povus buĉi la pseŭdoemblemon en vikidatumoj, sed ne estas garantio ke ne iu alia reenmetos ion en "P18". Mi nun neprofesiece malvidigis la vikidatuman "bildo"n el "P18", sed mi pensas ke tri pli bonus se kiel en {{informkesto urbo}} estus la ebleco per parametro "neniu" bremsi aŭtomatan enprenon el vikidatumoj. Tial ke la Informkesto organizaĵo nun kaj certe ankaŭ estonte uziĝos por tre diversaj organizaj unuoj, estus bele ne sklave vidigi ĉion kion vikidatumoj proponas. Ĉu estus ebleco aranĝi la eblecon elekti ankaŭ ĉi-tie, tia kia ĝi estas en {{informkesto urbo}}?? ThomasPusch (diskuto) 13:53, 23 nov. 2023 (UTC)
PremiojSaluton @Moldur, por la nova kesto de premioj, mi volas montri la jaron de ĉiu premio gajnita. Tio ja estas la normo en alilingvajn vikipedioj! Do, mi provis ŝanĝi la kodon al "Wikidata|claim|P166|qualifier=P585", sed tiu simpla ŝanĝo ne sukcesis. Ĉu eble vi povas helpi al mi? Mi antaŭdankas vin. Sj1mor (diskuto) 09:42, 21 dec. 2023 (UTC)
PriskriboKial ne estas priskribo por emblemo? Ŝajnas ke la priskribo ne montriĝas se la parametro ne estas provizata... Sj1mor (diskuto) 08:40, 14 mar. 2024 (UTC)
Koordinatoj el P625Saluton. Mi ĵus aldonis la subtenon por geografiaj koordinatoj (P625), laŭ maniero, kiu pli malpli simile jam troveblas en aliaj informkestoj. - Nun la aldono ankoraŭ devus esti testata. Tlustulimu (diskuto) 18:02, 11 apr. 2024 (UTC)
Vikidatumoj por "estas", P31Saluton. Mi ĵus rearanĝis la subtenon por estas (P31) laŭ la rilata kataluna ŝablono, sed dubas iomete, ke tio senŝanĝe povus taŭgi por tute alitemaj informkestoj. Do, ĉikaze estas rekomendate, ne kopieme transpreni la kodon al alia informkesto, escepte de ekz. {{informkesto universitato}} (por tio mi jam ekuzis la saman kodon). - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:54, 10 jun. 2024 (UTC) Parametro Ĉefestro(j)Saluton @Tlustulimu, Moldur, kaj Sj1mor: Bonvolu rigardeti la ŝablonuzon en Internacia Federacio de Sporta Grimpado. Tie ĝis nun aperis aŭtomata enpreno de Ĉefestro(j) Marco Maria Scolaris (en) (2009-2013) Marco Maria Scolaris (en) (2013-2017) Marco Maria Scolaris (en) (2017-2021) Marco Maria Scolaris (en) (2021-2025). Min iom nervis la kvarfoja ripeto de interna ligilo al vikidatumoj pri kiu ĉiukaze neniu esperanta teksto ekzistas, kaj mi volis ebligi alternativan individuan parametron "ĉefestro=", kiu preferiĝu kiam ĝi estas - kvankam mi tute konscias pri la avantaĝo de aŭtomataj enprenoj el vikidatumoj, kiuj espereble ankoraŭ funkcios en 2030 kaj 2036, sen ke iu esperantisto devas rerigardi, sed laŭ mi principe bonas povi havi ankaŭ alternativojn al aŭtomataj enprenoj, ne sklave dependiĝi de la aŭtomatismoj. Sed mi ne plu estas bona "trikanto de ŝablonoj": nun mia individua parametro "ĉefestro=" bone funkcias kaj bone vidigas koncizan informon, sed mi per tio tamen malfunkciigis la aŭtomatan enprenon. Tion mi kompreneble ne intencis. Sendube mi faris miniaturan tajperaron aŭ logikan eraron ie en la formulo - ĉu iu el vi povus trovi kaj ripari tiun erareton? Mi ne vidas ĝin... (Cetere: Ja ne estis mia ideo ke nun ekzistas du parametroj Ĉefestro(j) kaj Estr(ar)o. Mi ne certas ĉu iam estos bezono havi ambaŭ, ekz. por malsame noti nunan prezidanton / liston de historiaj prezidantoj kaj grupon de nunaj estraranoj, sed en duba kazo ja pli bonas havi troan parametron ol havi mal-troan, tial mi ne protestas kontraŭ la du parametroj). ThomasPusch (diskuto) 06:58, 24 aŭg. 2024 (UTC)
Lingvoj: oficiala (P37) kaj uzata (P2936)Mi aldonis kodon ke se la du lingvoj oficiala (P37) kaj uzata (P2936) samas oni montru unusole la oficialan. La montrado de la sama lingvo dufoje en sinsekvo estas redunda kaj do konfuziga. Ekzemplo de tiu situacio okazas ĉe TEJO, sed ĝenerale tiu situacio okazas tre ofte. Sj1mor (diskuto) 19:59, 17 okt. 2024 (UTC) |