Aŝkenazo Ĉi tiu artikolo temas pri biblia persono. Por informoj pri juda subetno, vidu la artikolon aŝkenazoj.
Laŭ Genezo 10:3 Aŝkenazo (hebree אשכְּנז) estis la plej aĝa filo de Gomero kaj nepo de Jafeto:
Pliaj informoj pri tiu Aŝkenazo mankas. La nomo reaperas ĉe Jeremia 51:27 estkiel nomo de regno, apud Ararat (Urarto) kaj Mini, al kiuj Javeo ordonas militiri kontraŭ Babelon kaj ĝin detrui:
La teksto estiĝis ĉirkaŭ 594 a.K., kaj ties Aŝkenaz probable indikas skitojn. Tiu nomo probable rezultis el konfuzo de la hebreaj literoj vav (ו por la vokalo /u/) kaj nun (נ prononcata /n/): la asiria prononco (A)ŝ-ku-za-a aŭ (I)ŝ-ku-za-a respondis al la greka Σκύθοι. En la mezepoka literaturo rabena la nomo Aŝkenaz indikas Germanion, eble pro la konsonanta simileco de la nomo de la patro de Aŝkenazo kun la latina nomo de la lando: GoMeR—GeRManio; sekve de tio la germaniaj judoj sin nomis «aŝkenazoj». |