Aŝkenazoj
Frua aŝkenazo, eminenta por la tuta judaro, estas Salomon ben Isaak (Raŝi), franca ĉefrabeno, kiu verkis elstaran komentarion pri Tanaĥo kaj Talmudo. Ekde la fino de la 11-a jc sekve de malsato kaj persekutoj (rilataj al la krucmilitoj) multaj aŝkenazoj migris en Pollandon. La aŝkenazoj nombras ĉirkaŭ 8 milionojn. Genetikaj esploroj pri aŝkenazoj—esplorante iliajn prapatrajn kaj prapatrinajn liniojn—sugestas dominantan kvanton da kuna mez-orienta deveno, komplementata diversgrade per eŭropa miksiĝo en la prapatrina linio. Tiuj studoj atingis diverĝajn konkludojn laŭ la grado kaj fontoj de la eŭropa deveno, kaj ĝenerale koncentriĝas sur la kvanto de la eŭropa genetika origino, observata en la aŝkenazaj prapatrinaj linioj.[2] Aŝkenazoj estas populare kontrastataj kun sefardoj kaj mizraĥoj, kvankam ĉi lasta estas konstruaĵo de Israelo el la 20-a jarcento, formata el antaŭe diversaj mez-orientaj kaj nord-afrikaj komunumoj. La nomoLa nomo aŝkenazoj, hebree aŝkenazim (אַשְׁכְּנַזִּים), devenas de la biblia Aŝkenazo (Genezo 10:3), nepo de Jafeto, kiun Aŝkenazon la hebrea tradicio rigardis prapatro de la popoloj nordokcidentaj; interalie, la leteroj de la judoj bizanciaj kaj siriaj nomas la kruckavalirojn de la unua krucmilito aŝkenazoj. En la posta tradicio tiu nomo indikis Germanion.
ZamenhofLudoviko Lazaro Zamenhof estis aŝkenaza hebreo, kiu naskiĝis en cara Rusio ("rusa hebreo", laŭ li mem)[3], nuntempe Pollando. Vidu ankaŭReferencoj
Eksteraj ligiloj |