AVROTROS
AVROTROS estas la publika televida stacio de Nederlando. Ĝi estis fondita en 2014 kiel rezulto de fuzio inter la Algemene Vereniging Radio Omroep (AVRO, Ĝenerala Asocio por Radiodissendado) kaj la Televisie Radio Omroep Stichting (TROS, Fondaĵo por Televida kaj Radia Dissendado). La nomo AVROTROS estas uzata por komune produktitaj programoj ekde la 1-a de januaro 2014. Ekde la 7-a de septembro 2014 ĉiuj ekzistantaj programoj de AVRO kaj TROS ankaŭ estas elsenditaj sub la nomo AVROTROS. La nuna stacio sume komencis televidajn je la 1-a de januaro 2014. Ombrela, tegmenta organizaĵo de ĝi estas la Nederlanda Publika Elsenda Fondaĵo (nederlande mallongigata NPO). La stacio estas fonda membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, kiu ekvivis en februaro 1950. Fariĝante aktiva membro de la Eŭropa Dissenda Unio, Nederlando akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiu dum 69 jaroj jam fariĝis plej ŝatata evento por la eŭropanoj, kaj ankaŭ en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso por kantistoj de 9 ĝis 16 jaroj, kiu okazas ekde 22 jaroj. Eksteraj ligilojInformation related to AVROTROS |