La afrotropisa ekozono (verde).
Situo de la afrotropisa ekozono.
La afrotropiso aŭ afrotropisa ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupra ĵo. La ekozono ne kovras la tutan afrikan kontinenton kaj estas nek ekskluzive afrika nek ekskluzive tropika laŭ la ĝenerala aŭ nuntempa geografia signifo . La termino fakte ne estas analizebla. Tial la Esperanta nova vorto , senpere derivata de la latina-scienca termino Afrotropis (ankaŭ tiele germane uzata), estas kaj bone internacie rekonebla kaj ne erariga kiel laŭvorta traduko. La ekozono ampleksas Afrikon sude de Saharo , la pli sudajn kaj pli orientajn randaĵojn de Araba Duoninsulo , la insulon de Madagaskaro , sudan Iranon kaj ekstreme sudokcidentan Pakistanon , kaj la insulojn de okcidenta Hinda Oceano . Antaŭe ĝi estis nomata Etiopa zono.
Precipaj ekologiaj partoj
Disvastiĝo de la afrotropisaj biomoj .
Plejmulto de la afrotropisa ekozono, escepte la suda pinto, havas tropikan klimaton . Larĝa zono de dezertoj , inkluzive de tiuj de Afriko kaj la Araba dezerto de la Araba duoninsulo , disigas la afrotropison de la palearktiso , kiu entenas Nordafrikon kaj mezvarman Eŭrazion . La geografiaj teritorioj ĉi-sube, ĉiu el ili arigante plurajn ekoregionojn , prezentas apartajn karakterizojn. Oni povas nomi ilin ekoprovincoj .
Sahela-sudana ekoprovinco
Sude de Saharo , du zonoj de tropikaj malalt-gresaj herbejoj kaj savanoj etendiĝas transe de la kontinento , ekde Atlantiko ĝis Etiopaj Altaĵoj . Ĝuste sude de Saharo troviĝas la Sahela zono, transira zono de duonaridaj herbejoj kaj akaciosavanoj . Precipitaĵo plialtiĝas pli suden en la sudanaj savanoj , ankaŭ konata kiel la Sudana Regiono, zono de plialt-gresaj herbejoj kaj savanoj. La sudanaj savanoj gastigas du grandajn inunditajn herbejojn , la saharajn inunditajn herbejojn (la t.n. regiono Sudd ) en Sud-Sudano , kaj la niĝeran landinternan delton en Malio . La arbara-savana mozaiko estas transira zono inter la herbejoj kaj la zono de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj apud la ekvatoro .
Sudaraba ekoprovinco
Tiu ĉi ekoprovinco enhavas montarajn duonarbarajn ekoregionojn : tiun de Al Hajar Al Gharbi (Omano ) kaj la sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj en Sauda Arabujo kaj Jemeno .
Afrik-arbara ekoprovinco
Pozicio de la zono de konverĝo intertropika en januaro (blue) kaj en julio (ruĝe)
Ĝi estas teritorio de malaltaĵaj tropikaj humidaj foliarbaroj , kiuj trairas plejparton de la ekvatora zono de konverĝo intertropika . La gvineaj arbaroj de Okcidentafriko etendiĝas laŭlonge de la marbordo ekde Gvineo ĝis Togolando , kaj preter la Benina Senarbejo , suden ĝis Angolo . Landinterne troviĝas la vastaj kongaj arbaroj . Alia zono de humida arbaro estas la orientafrikaj marbordaj arbaroj kiuj etendiĝas ekde la sudo de Somalujo ĝis Sud-Afriko .
Orientafrik-savana ekoprovinco
Orientafrik-altaĵara ekoprovinco
Montara regiono de Afriko , ekde Etiopaj Altaĵoj ĝis Drakensbergoj en Sud-Afriko , inkluzive de la Okcident-Rifta Valo . Okulfrapa flaŭro , tiel podokarpo kaj afrokarpo, kiel ankaŭ gigantaj lobelioj kaj senecioj.
Sudafrik-savana ekoprovinco
Sudafrik-dezerta ekoprovinco
Kablanda ekoprovinco
Tiu ĉi ekoprovinco kongruas kun la Kablanda Flaŭra Provinco , kaj konstituas la plej sudan pinton de Afriko. Ĝi havas mediteranean klimaton kaj karakteriziĝas de multe da endemiaj taksonoj kiaj la familio Proteaceae kaj la genro vidringtonio , kiuj ankaŭ troviĝas en la aŭstralazia ekozono .
Madagaskara ekoprovinco
Madagaskaro kaj la najbaraj insuloj konstituas apartan ekoprovincon de la ekozono, kun multaj endemiaj taksonoj kiaj la lemuroj . Madagaskaro kaj la Sejŝeloj estas partoj de la praa superkontinento de Gondvano , kiuj derompiĝis de Afriko antaŭ milionoj da jaroj. Aliaj insuloj de Hinda Oceano , kiel Komoroj kaj Maskarenoj , estas vulkanaj insuloj kiuj formiĝis pli freŝdate. Madagaskaro ampleksas plurajn gravajn ekosistemojn , pro tio ke siaj biodiverseco kaj grado de endemiismo estas ekstreme altaj.
Endemiaj plantoj kaj bestoj
Plantoj
Diversaj vegetaĵaro-tipoj en la afrotropisa ekozono.
La afrotropisa ekozono gastigas iom da endemiaj plantfamilioj. Ekoregionoj de Madagaskaro kaj la insuloj de Hinda Oceano gastigas dek endemiajn familiojn de angiospermoj ; ok estas endemiaj al Madagaskaro, (Asteropeiaceae , Didymelaceae , Didiereaceae , Kaliphoraceae , Melanophyllaceae , Physenaceae , Sarcolaenaceae , kaj Sphaerosepalaceae ), unu al Sejŝeloj (Mesdusagynaceae ) kaj unu al Maskarenoj (Psiloxylaceae ). Dek du plantfamilioj estas endemiaj aŭ kvazaŭ endemiaj al Sud-Afriko ( inkluzive de Curtisiaceae , Heteropyxidaceae , Penaeaceae , Psiloxylaceae kaj Rhynchocalycaceae ) de kiuj kvin estas endemiaj al la Kablanda Flaŭra Provinco (inkluzive de Grubbiaceae ).
Aliaj endemiaj afrotropisaj familioj inkluzivas Barbeyaceae , Montiniaceae , Myrothamnaceae kaj Oliniaceae .
Bestoj
La Orientafrikaj grandaj lagoj (Viktoria-lago , Malavio , kaj Tanzanio ) estas la centro de biodiverseco de multaj dolĉakvaj fiŝoj, precipe cikledoj . Ili gastigas pli ol du trionojn de la taksitaj 2 000 specioj en la familio [ 1] . La okcidentafrikaj riveroj el la marborda regiono nur kovras etan parton de Okcidentafriko, sed gastigas 322 de okcidentafrikaj fiŝspecioj, kun 247 limigitaj al tiu ĉi areo kaj 129 limigitaj al pli malgrandaj areoj.
La faŭno de la centraj riveroj ampleksas 194 fiŝajn speciojn kaj nur 33 limigitajn al malgrandaj areoj [ 2] .
La ekozono havas diversajn endemiajn birdajn familiojn, inkluzive de strutojn (Struthionidae ), nektariniedojn , vangaedojn , sekretaribirdon (Sagittariidae ), Numida meleagris (Numididae ), kaj kolioformajn birdojn (Coliidae ). Do, pluraj familioj de paseroformaj birdoj restriktiĝas al la afrotropisa ekozono; tiuj inkluzivas Chaetopidae kaj pikatartedojn (Picathartidae ).
Afriko havas tri endemiajn ordojn de mamuloj , la Tubetodentulojn (orikteropo ), Afrosoricida (Tenrecidae kaj Chrysochloridae ), kaj Makroscelidulojn . La tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj estas bone konataj por siaj diversecoj de grandaj mamuloj. Kvar specioj de Homedoj (Hominidae ) estas endemiaj al la afrotropisa ekozono : ambaŭ specioj de gorilo (okcidenta gorilo, Gorilla gorilla , kaj orienta gorilo,Gorilla beringei ) kaj ambaŭ specioj de la ĉimpanza genro , ĉimpanzo (Pan troglodytes ), kaj bonobo (Pan paniscus ). Homoj kaj iliaj prapatroj originis en Afriko.
Laŭbiome klasifikataj afrotropisaj ekoregionoj
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj
Burundo , Demokratia Respubliko Kongo , Tanzanio , Ruando , Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj
Angolo , Ekvatora Gvineo , Gabono , Kameruno , Respubliko Kongo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj
Kameruno , Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj
Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj
Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj
Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko
Ekvatora Gvineo , Kameruno , Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj
Kenjo , Sud-Sudano , Tanzanio , Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj
Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj
Benino , Ebura Bordo , Ganao , Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj
Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj
Ebura Bordo , Gvineo , Liberio , Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj
Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko
Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj
Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj
Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj
Francio , Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj
Ekvatora Gvineo , Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj
Centr-Afrika Respubliko , Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko
Kenjo , Somalio , Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj
Centr-Afrika Respubliko , Gabono , Kameruno , Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko
Malavio , Mozambiko , Tanzanio , Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj
Respubliko Kongo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj
Ebura Bordo , Liberio , Gvineo , Sieraleono
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj
Angolo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj
Angolo , Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj
Burundo , Demokratia Respubliko Kongo , Malavio , Tanzanio , Zambio
AT0705 Orient-sudana savano
Centr-Afrika Respubliko , Ĉado , Eritreo , Etiopio , Kameruno , Demokratia Respubliko Kongo , Sudano , Sud-Sudano , Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj
Mozambiko , Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko
Benino , Kameruno , Ebura Bordo , Gambio , Ganao , Gvineo , Gvineo-Bisaŭo , Niĝerio , Senegalo , Sieraleono , Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj
Demokratia Respubliko Kongo , Tanzanio , Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko
Centr-Afrika Respubliko , Kameruno , Demokratia Respubliko Kongo , Sud-Sudano , Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj
Burkino , Kameruno , Ĉado , Eritreo , Etiopio , Malio , Maŭritanio , Niĝero , Niĝerio , Senegalo , Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko
Angolo , Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko
Burundo , Etiopio , Kenjo , Demokratia Respubliko Kongo , Ruando , Tanzanio , Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano
Benino , Burkino , Ebura Bordo , Gambio , Ganao , Gvineo , Malio , Niĝero , Niĝerio , Senegalo , Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko
Angolo , Gabono , Respubliko Kongo , Demokratia Respubliko Kongo
Afrotropisaj mangrovarbaroj
AT1401 Centrafrikaj mangrovoj
Angolo , Ekvatora Gvineo , Gabono , Ganao , Kameruno , Demokratia Respubliko Kongo , Niĝerio
AT1402 Orientafrikaj mangrovoj
Kenjo , Mozambiko , Somalio , Tanzanio
AT1403 Gvineaj mangrovoj
Ebura Bordo , Gambio , Gvineo , Gvineo-Bisaŭo , Liberio , Senegalo , Sieraleono
AT1404 Madagaskaraj mangrovoj
Madagaskaro
AT1405 Sudafrikaj mangrovoj
Mozambiko , Sud-Afriko
Afrotropisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco Sahela-sudana ekoprovinco
Sudaraba ekoprovinco
Afrik-arbara ekoprovinco
Orientafrik-savana ekoprovinco
Orientafrik-altaĵara ekoprovinco
Sudafrik-savana ekoprovinco
Sudafrik-dezerta ekoprovinco
Kablanda ekoprovinco
Madagaskara ekoprovinco
Vidu ankaŭ Afrotropiso , ekoprovinco kaj ekoregiono
Referencoj
↑ Farias, I.P. et al. 2000 : Total Evidence: Molecules, Morphology, and the Phylogenetics of Cichlid Fishes,Journal of Experimental Zoology (Mol Dev Evol) 288:76–92
↑ angle Moritz T. & Linsenmair, K.E. 2001 : West African fish diversity – distribution patterns and possible conclusions for conservation strategies (in African Biodiversity: Molecules, Organisms, Ecosystems, Springer
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Afrotropisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco Sahela-sudana ekoprovinco
Sudaraba ekoprovinco
Afrik-arbara ekoprovinco
Orientafrik-savana ekoprovinco
Orientafrik-altaĵara ekoprovinco
Sudafrik-savana ekoprovinco
Sudafrik-dezerta ekoprovinco
Kablanda ekoprovinco
Madagaskara ekoprovinco
Vidu ankaŭ Afrotropiso , ekoprovinco kaj ekoregiono