La nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Demokratia Respubliko Kongo kaj de Centrafrika Respubliko. Ĝi kongruas kun la tutmondaj 200-regiono nomata "nordorient-kongaj humidaj arbaroj".
Priskribo
La ekoregiono situas en la nordorienta parto de Kongo Kinŝasa kaj etendas sin en la sudorienton de Centrafrika Respubliko. La ekoregiono okupas proksimume triangulan areon kiu subtenas malaltaĵan kaj submontaran pluvarbaro-vegetaĵaron. Ĉe la norda limo la arbaro transiras al savano kaj duonarbaro. Oriente la ekoregiono limtuŝas la Albert-riftajn montarbarojn, sude kaj okcidente la limoj estas Kongo-Rivero kaj ĝiaj alfluantoj, precipe Elila-Rivero.
Klimate, la ekoregiono situas ene de la humidaj tropikoj. La jaraj averaĝaj pluvofaloj sumiĝas inter 1 500 milimetroj kaj 2 000 milimetroj. La precipitaĵo estas sezona kun klare markata seka sezono de januaro al marto. La plej alta pluvofalo okazas ĉe la pli malaltaj altitudoj de la okcidenta parto. La pluvfala niveloj malpligrandiĝas irante orienten kiam la altitudo pli altiĝas direkte al Albert-Rifto. La averaĝa jara temperaturo estas inter 27°C kaj 33°C kaj la averaĝa minimumo estas inter 15°C kaj 21°C, kun variado depende de la altitudo.
Flaŭro
Kvankam la plimulto de la areo estas kovrata per miksspecia humida ĉiamverda kaj kvazaŭ-ĉiamverda pluvarbaro, unuspecie dominata arbaro ankaŭ sufiĉe etarbarere ekzistas. La plej komuna unuspecia arbarero konsistas plejofte el Gilbertiodendron dewevrei, kiu ankaŭ konstituas tiajn arbarerojn en aliaj ekoregionoj de la Kongaj arbaroj.
Vidu ankaŭ
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
|
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj |
Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Tanzanio, Ruando, Ugando
|
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj |
Angolo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kameruno, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo
|
AT0103 Kamerunaj montarbaroj |
Kameruno, Niĝerio
|
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj |
Demokratia Respubliko Kongo
|
AT0105 Komoraj arbaroj |
Komoroj
|
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj |
Niĝerio
|
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko |
Ekvatora Gvineo, Kameruno, Niĝerio
|
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj |
Kenjo, Sud-Sudano, Tanzanio, Ugando
|
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj |
Demokratia Respubliko Kongo
|
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj |
Benino, Ebura Bordo, Ganao, Togolando
|
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj |
Sejŝeloj
|
AT0114 Gvineaj montarbaroj |
Ebura Bordo, Gvineo, Liberio, Sieraleono
|
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj |
Sud-Afriko
|
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko |
Sud-Afriko
|
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj |
Madagaskaro
|
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj |
Madagaskaro
|
AT0120 Maskarenaj arbaroj |
Francio, Maŭricio
|
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj |
Ekvatora Gvineo, Kameruno
|
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj |
Centr-Afrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo
|
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko |
Kenjo, Somalio, Tanzanio
|
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj |
Centr-Afrika Respubliko, Gabono, Kameruno, Respubliko Kongo
|
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko |
Malavio, Mozambiko, Tanzanio, Zimbabvo
|
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj |
Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo
|
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj |
Ebura Bordo, Liberio, Gvineo, Sieraleono
|
Afrotropisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco |
---|
Sahela-sudana ekoprovinco |
|
---|
Sudaraba ekoprovinco |
|
---|
Afrik-arbara ekoprovinco |
|
---|
Orientafrik-savana ekoprovinco |
|
---|
Orientafrik-altaĵara ekoprovinco |
|
---|
Sudafrik-savana ekoprovinco |
|
---|
Sudafrik-dezerta ekoprovinco |
|
---|
Kablanda ekoprovinco |
|
---|
Madagaskara ekoprovinco |
|
---|
Vidu ankaŭ Afrotropiso, ekoprovinco kaj ekoregiono |
|
Eksteraj ligiloj