Agavo![]() ![]() Agavo (komprenata ĉi tie ĉiujn agavojn, speciojn de familio agavacoj (Agavaceae)) estas iu ajn specio de agavacoj. La agavacoj (Agavaceae) estas familio el ordo lilialoj (Liliales). La familio havas 22 genrojn kaj ĉirkaŭ 720 speciojn. Ili estas ofte arbaj plantoj kun malalta trunko, disvastiĝintaj en tropikaj, subtropikaj, moderaj klimatoj. La lancofromaj, mallarĝaj folioj kreskas el la bazo. La folioj estas karnecaj, dentaj. Plimulton de la specioj karakterizas multflora infloresko. La frukto estas kapsulo aŭ bero. La plej grava genro estas la agavo-genro (Agave) pro la fibroj ekspluateblej el la folioj. gravaj specioj kaj uzoj
Alia grava genro estas la Yucca-genro, kies specioj havas lignecan tigon kaj dornajn foliojn. Pliaj genroj estas Nolina (Nolina recurvata), Dasylirion (Dasylirion acotrichum), Cordyline (Cordyline indivisa, C. australis, C. terminalis), Dracaena, Sansevieria, Polianthes (Polianthes tuberosa) kultivata pro volatila oleo). Nutrado
Agavoj estas riĉaj je karbonhidratoj kaj akvo. Krome ili enhavas diversajn mineralojn kaj vitaminojn. Bildaro
|