Arumacoj
![]() La arumacoj[2] (latine Araceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales). Ĝi enhavas preskaŭ 120 genrojn kaj ĉirkaŭ 3360 speciojn[1],[3]. La familio nomiĝas laŭ sia tipa genro arumo[2] (latine Arum), kies nekutima esperantigo estis kreita por ne konflikti kun la radiko "ar/o"[4]. La arumacoj estas unukotiledonaj, moltigaj plurjaraj plantoj. Ilin karakterizas densa bastonforma floraro (spadiko), kiu interne havas karnecan tigon. Ĉe aŭ ĉirkaŭ la spadiko ofte estas unu modifita folio (ŝirmfolio, brakteo; ĉe arumacoj nomata ankaŭ spato), kiu povas esti brilkolora kaj tiel laŭ sia funkcio simili al petalo. La familio havas ĉ. 100 genrojn kaj 3700 speciojn, plej multe en la tropikaj regionoj de Ameriko. Pluraj specioj estas ornamaj plantoj, ekz. anturioj (Anthurium) kaj difenbakioj (Diffenbachia). Unu specio (taro, Colocasia esculenta) donas manĝeblajn tuberojn kaj estas vaste kulturata en tropikaj landoj. TaksonomioLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
Kelkaj gravaj genroj:
Oftaj ĉambroplantoj estas specioj de difenbakio (Dieffenbachia). Post la jaro 1990 populariĝis zamiokulko (Zamioculcas zamiifolia). Taro (alinome manĝebla kolokazio, Colocasia esculenta aŭ C. antiquorum) estas moltiga, tubera legomplanto. Ties rizomo manĝeblas kuirite kaj estas muelebla al faruno. La rizomoj kaj ŝosoj de unu specio de ksantosomo Xanthosoma sagittifolium manĝeblas kuiritaj. vidu alian familion de la araloj: lemnacoj (genro: lemno) Galerio
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Referencoj
Information related to Arumacoj |