Creuse Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Creuse (apartigilo).
Creuse [kʁøz] (okcitane: Cruèsa [krezo]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas 5 565 km2 granda kaj havis 120 872 loĝantojn en la jaro 2013[1]. GeografioĜi proksimume egalas al la malnova franca provinco Marche. La departemento entute enhavas 259 komunumojn. Ĝi estas do tre maldense loĝata, sed ne la plej maldensa el Francio. Ĝi estas ege kampara departemento, kiu havas neniun grandan urbon: la ĉefurbo Guéret hava nur 13 000 loĝantojn. Granda problemo por tiu departemento estas la granda nombro da maljunuloj. Geografie la departemento konsistas el altebenaĵoj, kie la klimato estas malfacila por homoj (averaĝe 900 metrojn altaj). Tio povas klarigi la maldensan loĝantaron. Bredado (viando) kaj metiistaj laboroj estas la ĉefaj ekonomiaj aktivaĵoj de Creuse. Turismo apenaŭ disvolviĝas, kaj nur danke al “verda turismo”: lagoj, arbaroj dum la someraj monatoj. Oni povas konsideri Creuse kiel izolitan departementon. ArondismentojLa departemento dividiĝas al du arondismentoj: Masonistoj el CreuseVidu ankaŭ : Masonistoj el Creuse De fino de la 15-a jarcento ĝis ĉirkaŭ Jaro 1900 tiu regiono, unue provinco Marche, post la Franca revolucio de 1789 departemento Creuse estis fama fonto de migrantaj masonistoj laborantaj sezone dum la « bela sezono » en la urbaj centroj, precipe Parizo.
Kaŭzo: Kiel pri ĉiuj labormigradoj ĉar la elir-regiono estis samtempe malriĉa agrokulture kaj kun tro abunda loĝantaro rilate la rimedriĉoj.
(La gruoj pasas,la masonistojn ili revenkondukas.) Post tiu epoko, la migrado fariĝis plurjara, poste definitiva, kaj la Creuse-anoj kontribuis, kune kun multaj aliaj malriĉaj kamparecaj francaj regionoj al konsistigo de la pariza loĝantaro. La migrado tute malaperas ĵus antaŭ la Unua mondmilito. Tiuj sezonaj migradoj profunde stampis la pensmanieron de la Creuse-anoj, ili disvastigis emon al lernado, donis al tiuj viroj, pere de siaj laboroj, streboj, politikaj luktoj, profesiaj prosperoj tiun senton de digno kiu farigis ilin, fine de la 19-a jarcento, subskribi fiere : « masonisto el Creuse ». Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj |