Gers
Gers, jen france, prononco [ʒɛʁ(s)], do [ĴER aŭ ĴERS], same skribita okcitane, estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi sekvas la malnovajn limojn de la provinco Armagnac. Ĝi etendiĝas sur 6 257 km2 kaj havis 190 276 loĝantojn en 2013[1]. Ĝia ĉefurbo estas Auch [oŝ], jen france, okcitane Aush. La departemento enhavas 462 komunumojn. En Esperanto proponatas la nomo Ĝersio por la departemento kaj Auĉo por la ĉefurbo.[2] Gers estas agrikultura departemento (cerealoj) kie larĝaj valoj kaj malaltaj montetoj formas la pejzaĝon. La plejparto de tiuj valoj etendiĝas norde-suden. Gers estas ankaŭ granda gastronomia departemento en Francio, aparte fama pro siaj specialaĵoj el anasaĵo: confit kaj grashepataĵo. ArondismentojLa departemento dividiĝas al tri arondismentoj: PersonaĵojEl Gers interalie devenis la origina historia militisto D'Artagnan, kiu inspiris la francan verkiston Alexandre Dumas al samnoma ĉefrolo en la mondfama romano La tri musketeroj (france Les Trois Mousquetaires). Notoj kaj fontoj
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|