Tiuj plantoj kreskas en la tropikaj kaj moderaj regionoj tutmonde, precipe en la Neotropiso.
Priskribo
Vegetativaj karakterizaĵoj
La taksonoj de tiu familio estas ofte altaj, unujaraj aŭ multjaraj herrbaj plantoj malofte lignaj plantoj: arbustoj, arboj aŭ lianoj. La alterne starantaj kaj spirale ordigitaj folioj estas kun petioloj aŭ sen petioloj. La simpla foliplato povas esti ĉe kelkaj specioj dika kaj karnoza. La foliranda estas glata. Stipuloj nur maloftas (etaj ekzemple estas ĉe Seguieria).
Generaj karakterizaĵoj
La floroj staras unuope au multope en grapolaj, spikaj, paniklaj aŭ cumajfloraroj kune kun brakeoj. La plej ofte duseksaj floroj estas ofte kvar aŭ kvinnombraj. La floroj estas unuseksaj, tiam la specioj estas dioikaj. Plej ofte estas kvar aŭ kvin sepaloj. Petaloj mankas. Ekzistas kvar, kvin aŭ multaj (ĝis 100) fekundajstamenoj; la filamentoj ofte estas kunkreskintaj je la bazo. Ekzistas plej ofte kvar ĝis 12 (1 ĝis 16) epoginaj karpeloj. Ili povas esti liberaj au kunkreskintaj al unu ovarioj. Po karpelo nur ekzistas unu ovolo en libera centra situo. Pistilo kaj stigmo ekzistas tiom kiom karpeloj.
Formiĝas tre diversaj frukttipoj: se la karpeloj estas kunkreskinta, formiĝas kapsulfruktoj aŭ beroj, se la karpeloj estas liberaj, la fruktoj povas stari unuope aŭ kunigita en fruktaro. Seguieria formas flugilhavaj nuksfruktoj.
La vaksoj sur la kutikulo havas la formon de platetoj. Akumuliĝas kalcioksalato-kristaloj.
Taksonomio
Ene de la ordo de la kariofilaloj, en la grupo de la betalenhavaj familioj la fitolakacoj kune kun la Sarcobataceae kaj Nyctaginaceae formas kladon. Tiuj tri familioj estas komunaj ke ili nu havas unu solan ovolon po karpelo.
La familia nomo Phytolaccaceae estis publikigita unuafoje en la jaro 1818 de Robert Brown en Narrative of an Expedition to Explore the River Zaire, 454 unua publikigo. tipogenro estas Phytolacca L.. La nomo Phytolacca signifas „lakplanto“ kaj konsistas el la greka vorto phyton por planto kaj la itala lacca aŭ mezepoka latina laca por lako. tiu rilatas al la ruĝ betalainkoloraĵo en la beroj.
En la familio de la fitolakacoj (Phytolaccaceae) ekzistas tri subfamilioj kun ĉirkaŭ 15 (ĝis 18) genroj kaj 45 ĝis 65 specioj:[4]
Nowickea J.MARTÍNEZ & J.A.MCDONALD: La du specioj kreskas nur en Meksiko .[5]
Fitolako (Phytolacca L.): La ĉirkaŭ 25 specioj precipe kreskas en la Nova Mondo kaj troviĝas en Nordameriko (ses specioj), Meksikio, Karibaj insuloj, meza kaj suda Ameriko, Eŭrazio, Afriko, Aŭstralio kaj la Pacifikaj insuloj.
Unterfamilie Rivinoideae NOWICKE (si.: Hilleriaceae NAKAI, Petiveriaceae C.AGARDH, Riviniaceae C.AGARDH, Seguieriaceae NAKA}): Ĝi havas naŭ genroj kun ĉirkaŭ 13 specioj:
Gallesia CASAR.: La ĉirkaŭ kvar specioj hejmiĝas en Peruo kaj Brazilo. Ili odoras kiel kuirejaj cepoj.
Hilleria VELL. (sin.: Mohlana MART.): Kun ĝis ses specioj ili estas disvastigita en Sudameriko. unu specio hejmiĝas ankaŭ en Afriko, Madagaskaro kaj sur la Maskarenoj.
Ledenbergia KLOTZSCH EX MOQ. (syn.: Flueckigera KUNTZE): La kvar ĝis ses specioj estas disvastigita en la Neotropiso.
Kelkaj aŭtoroj enordigas la specioj de la familio Gisekiaceae kun la sola genro: Gisekia L. (kun ĉirkaŭ ses specioj) kiel subfamilio Gisekioideae aŭ eĉ ene de la subfamilio Rivinioideae en la familio de la Phytolaccaceae.
Mark A. Nienaber & John W. Thieret: Phytolaccaceae, S. 3 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico, Volume 4 - Magnoliophyta: Caryophyllidae, part 1, Oxford University Press, New York und Oxford, 2003. ISBN 0-19-517389-9
↑ 4,04,1Fitolakacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
↑Julieta G. Martínez & J. Andrew McDonald: Nowickea (Phytolaccaceae), a new genus with two new species from Mexico, in Brittonia, Volume 41, Number 4, 1989.
Phytolaccaceae in Paraguay beim Conservatoire et Jardin Botaniques, Ville de Genève (Suiza) y Missouri Botanical Garden, Saint Louis: Online. (span.; PDF; 16 kB)
José González: Phytolaccaceae in der Neotropis und besonders in Costa Rica: Online - 2006.Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine (span.; PDF-Dosiero; 94 kB)