Karbona neŭtralecoEmisioneŭtraleco de karbono (aŭ nulecaj netaj emisioj de karbono) rilatas al atingado de nulecaj netaj emisioj de karbondioksido. Neŭtraleco povas esti atingata eliminante ekzistantajn emisiojn aŭ parte balancante karbondioksidemisiojn kaj parte eliminante ilin (kutime tra karbonkompensoj) [1]. La esprimo karbona neŭtraleco estas uzata en la kunteksto de karbondioksidaj ellasaj procezoj en transportado, energiproduktado, agrikulturo kaj industrio. Kvankam la esprimo estas nomita "karbonemisia neŭtraleco", ĝi ankaŭ rilatas al pliaj forcej-efikaj gasoj. La esprimo klimata neŭtraleco reflektas la pli larĝan inkludon de ceteraj forcej-efikaj gasoj en klimata ŝanĝo, eĉ se kontribuo de karbondioksido estas la plej grava. HistorioEn 2016, Oksfordaj vortaroj elektis la esprimon "carbon-neutral" ("karbonneŭtrala") kiel la vorton de la jaro en Usono.[2] En decembro 2020, kvin jarojn post la Pariza Interkonsento, ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres avertis, ke landoj ne honoras la engaĝiĝojn, kiujn ili faris en Parizo, kaj ankoraŭ ne plenumis ilin. Li alvokis ĉiujn aliajn landojn deklari klimatan krizon ĝis la karboneŭtraligo estos atingita [3]. MetodoKarbonneŭtraleco povas esti atingita laŭ du manieroj: redukto aŭ ofseto,[4] sed kombinaĵo de la du verŝajne estos postulata. Redukto de emisiojLa plej simpla maniero atingi staton de nulo neta emisio estas per ŝanĝado al malaltkarbona ekonomio. Tia ekonomio fokusiĝas al renoviĝanta energio kiel hidroelektra energio, ventoenergio, geoterma energio, sunenergio [5] kaj nuklea energio.[6] Kvankam renoviĝantenergia produktado kaŭzas karbonemisiojn, ĝi estas preskaŭ nekonsiderinda.[7] Por redukti karbonemisiojn, ŝanĝoj ankaŭ devas esti faritaj en industrio kaj agrikulturo. Ŝanĝoj en brutara dieto, ekzemple, povas redukti metanoproduktadon je 40%.[8] Unu maniero instigi la kreadon de karboneŭtralaj produktoj estas farante ke ĉi tiuj produktoj estas pli malmultekostaj ol ekvivalentaj produktoj produktitaj kun fueloj pozitivaj karbonemisioj.[9] Kelkaj firmaoj promesis iĝi karboneŭtrala aŭ negativa antaŭ 2050. Ekzemple: Microsoft,[10] Delta Airlines,[11] IKEA,[12] Blackrock.[13] Karbonaj kompensojEn la procezo de karbonkompenso, forcej-efikaj gasoj estas reduktitaj aŭ malhelpitaj aŭ karbondioksido estas forigita de la atmosfero por kompensi la emisiojn.[14] Se la totalaj forcej-efikaj gasoj elsenditaj estas egalaj al la totala kvanto evitita aŭ forigita, tiam la du efikoj nuligas unu la alian kaj la netaj emisioj estas "neŭtralaj". Vidu ankaŭ
Referencoj
|