Ili estas malofte unujaraj (ekzemple ĉiuj Tinantia-specioj), sed plej ofte ĉiamverdaj, multjarajherbaj ĝis sukulentaj plantoj, kiuj kelkfoje ligniĝas je la bazo. Specioj en aridaj regionoj havas rizomojn aŭ radiktuberojn kiel rezervaj organoj. Ili kreskas vertikale, rampante aŭ grimpante (ekzemple Palisota thollonii) kaj malmultaj specioj estas epifitoj (ekzemple ambaŭ Cochliostema-specioj kaj Belosinapsis vivipara). La junaj tigoj rompiĝas facile ĉe la dikiĝintaj nodoj.
Ĉe preskaŭ ĉiuj komelinacoj estas nadloformaj kalcioksalato-kristaloj (rafidoj) en vicoj („rafidkanaloj“) – ili nur mankas ĉe Cartonema. La glandecaj mikroharoj ekzistas en preskaŭ ĉiuj komelinacoj – ili mankas nur ĉe la subfamilio Cartonematoideae (grava karakterizaĵo por disigi ambaŭ subfamiliojn).
La alterne starantaj kaj spirale aŭ duvice en bazaj rozetoj aŭ ĉe tigo dise aranĝitaj folioj havas petiolojn aŭ ne kaj havas foliingon. La foliingo ofte ĉirkaŭas la tigon parte ĝis iliaj finoj tuŝiĝas. La folioj ofte estas pli aŭ malpli karnaj aŭ herbaj. La simplaj foliplatoj estas paralelnervuraj kaj glatrandaj. Ĉirkaŭ la stomoj estas ofte kvar aŭ ses, malofte du flankĉeloj.
Floraroj, floroj kaj polenigado
La floroj staras malofte unuope, plej ofte multope en nedisbranĉigintaj aŭ disbranĉigitaj floraroj, kiuj konsistas el cumoj. Kelkfoje ekzistas grandaj brakteoj.
La plej ofte duseksaj, malofte unuseksaj floroj estas trinombraj kaj radiosimetriaj ĝis tre unusimetriaj. Ekzistas kelkaj monoikaj kaj dioikaj apartseksaj specioj. La du cirkoloj de po tri samaj involukroj estas dividitaj en kalik- kaj korolfolioj. La tri sepaloj estas liberaj aŭ malofte kunkreskintaj je la bazo. La plej ofte tri, kelkfoje najlitaj petaloj estas ofte liberaj aŭ malofte en la meza regiono tubforme kunkreskintaj. Kelkfoje unu petalo havas alian koloron ol la aliaj aŭ estas forte reduktita ĝis nur restas videblaj du petaloj. La petaloj povas esti blankaj, bluaj, purpuraj aŭ malofte flavaj (sed ĉe ĉiuj Cartonematoideae). Ekzistas du cirkloj kun po tri liberaj stamenoj. Ofte ĉiuj stamenoj estas fertilaj aŭ nur unu. Tiam ekzistas ataminodioj. La tri karpeloj estas kunkreskintaj al unu epigina ovario kun unu aŭ multaj (1 ĝis 50) ovoloj po ovaria kamero. La simpla pistilo havas malgrandan aŭ pligrandigitan stigmon.
La polenigado okazas aŭtogamie aŭ entomofilie. Ne produktiĝas nektaro, sed multaj specioj posedas tre specialan allogmekanismon: Kreiĝas du diversaj stamentipoj. Apud la fertilaj stamenoj ekzistas helflavaj tiel nomataj „nutraĵstamenoj“, kiuj allogas la polenigantojn. Ĉe kelkaj specioj formiĝas ankaŭ specialaj haroj sur la stamenoj, kiuj estas nutraĵo por la polenigantoj.
Fruktoj, semoj, ĝermoj
Plej oftas du- ĝis trifakaj, plej ofte sekaj kapsulfruktoj. Malofte estas karnecaj kaj berecaj fruktoj (Pollia). Palisota formas berojn. La fruktoj enhavas malmulte da semoj. La grandaj semoj estas amelriĉaj kaj havas senklorofilajnembriojn.
Ekzistas nur unu kotiledono, sed malofte ankaŭ du.
tribo Commelineae, genro komelino: Commelina erecta tribo Commelineae, genro komelino: Murdannia edulis tribo Commelineae, genro komelino: Pollia japonicatribo Tradescantieae subtribo Coleotrypinae, genro tradeskantio: Coleotrype natalensis tribo Tradescantieae subtribo Cyanotinae, grnro tradeskantio: Cyanotis somalensis estas duonsukulenta specio el Orientafriko kaj estas rekonebla al ĝiaj malgrandaj, laŭlonge faltaj haraj foliojtribo Tradescantieae subtribo Dichorisandrinae, genro tradeskantio: Dichorisandra thyrsifloratribo Tradescantieae subtribo Thyrsantheminae, genro tradeskantio: Blütenstand von Tinantia erectatribo Tradescantieae subtribo Tradescantiinae, genro tradeskantio: Callisia warszewicziana, eine sukkulente Arttribo Cartonemateae: ilustraĵo de Cartonema spicatum, subfamilio Cartonematoideae
La familio de la Commelinaceae estis starigita en 1804 fare de Charles François Brisseau de Mirbel en Histoire naturelle, générale et particulière, des plantes, oka volumo, p. 177. Tipogenro estas komelino (Commelina) L.[4] La botanika nomo Commelina / komelino honoras la nederlandajn botanikistojn Jan Commelin kaj Caspar Commelin. La taksonoj de la iamaj familioj Cartonemataceae PICHON, Ephemeraceae kaj Tradescantiaceae SALISB. apartenas hodiaŭ al la familio de la Komelinacoj (Commelinaceae).[5]
La familio Komelinacoj (Commelinaceae) konsistas el du subfamilioj kun po du triboj. Ekzistas ĉirkaŭ 40 genroj kun ĉirkaŭ 652 specioj (stato julio 2009):[5][6][7]
Commelinoideae EATON: Ekzistas ĉiam glandecaj mikrharoj („rafidoj“). Du triboj kun ĉirkaŭ 38 genroj kaj ĉirkaŭ 640 specioj:
tribo Commelineae (MEISNER) FADEN & D.HUNT: ĉirkaŭ 13 genroj, precipe el la Malnova Mondo:
Aneilema R.BR.: 60 ĝis 65 specioj, precipe en Afriko, unu specio en la Nova Mondo.
Komelino (Commelina L.): (sin.: Erxlebia MEDIK., Hedwigia MEDIK., Lechea LOUR., Ananthopus RAF., Allotria RAF., Dirtea RAF., Eudipetala RAF., Larnalles RAF., Nephralles RAF., Ovidia RAF., Allosperma RAF., Isanthina RCHB. EX STEUD., Heterocarpus WIGHT, Disecocarpus HASSK., Omphalotheca HASSK., Phaeosphaerion HASSK., Spathodithyros HASSK., Trithyrocarpus HASSK., Athyrocarpus SCHLTDL. EX BENTH. nom. illeg., Commelinopsis PICHON): ĉirkaŭ 170 specioj, la tropikoj kaj subtropikoj tutmondaj.[8] Kelkaj specioj taŭgas kiel ĉambroplantoj.
Dictyospermum WIGHT: kvar ĝis kvin specioj en la tropika Azio.
Floscopa LOUR. (sin.: Dithyrocarpus KUNTH): tuttropika kun ĉirkaŭ 20 specioj.
Murdannia ROYLE (sin.: Aphylax SALISB. nom. nud., Ditelesia RAF., Talipulia RAF., Dilasia RAF., Streptylis RAF., Dichoespermum WIGHT, Prionostachys HASSK., Baoulia A.CHEV.): ĉirkaŭ 50 specioj en tropikoj kaj subtropikoj, precipe en Azio.
Pollia THUNB. (sin.: Aclisia E.MEY. EX C.PRESL , Lamprocarpus BLUME ): ĉirkaŭ 20 specioj en tropika Afriko, sur la insuloj de la okcidenta Hinda Oceano, en trpika kaj subtropika Azio kaj sur insuloj de la sudokcidenta Pacifika Oceano. Unu specio ankaŭ en Panamo vor.[8]
Polyspatha BENTH. : tri specioj en tropika Afriko.
Pseudoparis H.PERRIER : ĉirkaŭ tri specioj en Madagaskaro.
Rhopalephora HASSKARL (sin.: Piletocarpus HASSK. ): de la ĉirkaŭ kvar specioj nur un estas en Madagaskaro , la aliaj de la suda Azio ĝis sur la pacifikaj insuloj.[8]
Tradeskantio (Tradescantia L., sin.: Ephemerum MILL. , Zanonia PLUM. EX CRAMER , Etheosanthes RAF. , Heminema RAF. , Sarcoperis RAF. , Tropitria RAF. , Heterachthia KUNZE , Gonatandra SCHLTDL. , Disgrega HASSK. , Knowlesia HASSK. , Skofitzia HASSK. & KANITZ , Campelia RICH. , Cymĝispatha PICHON , Mandonia HASSK. nom. illeg., Neomandonia HUTCH. , Neotreleasea ROSE , Rhoeo HANCE , Separotheca WATERF. , Setcreasea SCHUMANN & SYDOW , Treleasea ROSE nom. illeg., Zebrina SCHNIZL. ): ĉirkaŭ 70 specioj precipe en Neotropiso. Multaj estas ornamplantoj.[8]
Cartonematoideae G.C.TUCKER : La radiosemetriaj floroj havas flavajn petalojn. Ne ekzistas glandaj mikroharoj. Ĝi konsistas el du triboj kun po unu genro kaj entute ĉirkaŭ 12 specioj:
Multaj specioj de tiu ĉi familio estas uzataj kiel ornamplantoj en tropikaj ĝis subtropikaj parkoj kaj ĝardenoj. En moderaj zonoj kelkaj, precipe iliaj kulturvarioj, estas ĉambroplantoj.
Robert B. Faden: Commelinaceae. - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 22: Magnoliophyta: Alismatidae, Arecidae, Commelinidae (in part), and Zingiberidae, Oxford University Press, New York kaj Oxford, 2000. ISBN 0-19-513729-9
Timothy M. Evans, Robert B. Faden, Michael G. Simpson & Kenneth J. Sytsma: Phylogenetic relationships in the Commelinaceae: I. A cladistic analysis of rbcL sequences and morphology., In: Systematic Botany, Volume 25, Issue 4, 2000, S. 668-691: Volltext-PDF.Arkivigite je 2008-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
Timothy M. Evans, Kenneth J. Sytsma, Robert B. Faden, Thomas J. Givnish: Phylogenetic relationships in the Commelinaceae: II. A cladistic analysis of rbcL sequences and morphology., In: Systematic Botany, Volume 28, Issue 2, 2003, S. 270-292. COI:10.1043/0363-6445-28.2.270
Michael G. Simpson: Commelinaceae., In: Plant Systematics, Elsekvar Inc., 2005, S. 188-190. ISBN 0-12-644460-9
↑ 5,05,1Commelinaceae. Germplasm Resources Information Network (GRIN). USDA, ARS, National Genetic Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Alirita 2021-09-14 .
↑Timothy M. Evans, Robert B. Faden, Michael G. Simpson, Kenneth J. Sytsma: Phylogenetic relationships in the Commelinaceae: I. A cladistic analysis of rbcL sequences and morphology. In: Systematic Botany, Volume 25, Issue 4, 2000, S. 668-691: Online.Arkivigite je 2008-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
↑ D. J. Wade, T. M. Evans & R. B. Faden: Subtribal relationships in tribe Tradescantieae (Commelinaceae) based on molecular and morphological data. In: Proceedings for the Third International Symposium on Monocots, Ontario, California, 2006, S. 520-526.
↑ Christopher R. Hardyabd, Robert B. Faden: Plowmanianthus, a New Genus of Commelinaceae with Five New Species from Tropical America. In: Systematic Botany, Volume 29, Issue 2, 2004, S. 316-333.
↑ 11,011,1 Kate L. Hertweck, J. Chris Pires: Systematics and Evolution of Inflorescence Structure in the Tradescantia Alliance (Commelinaceae). In: Systematic Botany, Volume 39, Issue 1, 2014, S. 105-116. COI:10.1600/036364414X677991
↑ Rosalina Berazaín Iturralde: Actualización de la lista de los géneros endémicos cubanos espermatófitos. In: Revista del Jardín Botánico Nacional, Tomo 29, 2008, S. 3-10. Volltext-PDF.
↑ Timothy M. Evans, Kenneth J. Sytsma, Robert B. Faden, Thomas J. Givnish: Phylogenetic relationships in the Commelinaceae: II. A cladistic analysis of rbcL sequences and morphology, in Systematic Botany, Volume 28, Issue 2, 2003, S. 270-292. COI:10.1043/0363-6445-28.2.270