Konstantin Trutovskij
Konstantin Aleksandroviĉ Trutovskij (ruse Константин Александрович Трутовский; la 9-an de februaro 1826 en Kursk — la 29-an de marto 1893 en Jakovlevka, Belgoroda provinco) estis rusa ĝenrisma pentristo kaj ilustristo. Kiel studento en Sankt-Peterburgo, li faris la unuan konatan portreton de Fjodor Dostojevskij,[1] (lia samstudanto en la inĝeniera lernejo). Li estis implikita en la Petraŝevskij-Rondo, sed evitis areston. En 1849 li revenis al la relativa sekureco de la familia bieno, kiun li heredis post la morto de sia patrino.[2] Li pentris en lokaj vilaĝoj, kaj vizitadis Sankt-Peterburgon kaj Moskvon nur por aranĝi ekspoziciojn.[3] Krom la pentraĵoj, li ilustris kelkajn verkojn de Nikolai Gogol, Miĥail Lermontov, Marko Vovĉok, Taras Ŝevĉenko kaj Ivan Krilov. Per sia unua edziĝo li parenciĝis al la verkisto Sergio Aksakov. Lia tria edzino estis flanka posteulo de la verkisto Aleksandro Gribojedov.[1] Kelkaj pentraĵoj
Notoj
Information related to Konstantin Trutovskij |