Kyūjō okazaĵoLa Kyūjō okazaĵo (宮城事件 Kyūjō Jiken) estis klopodita puĉo fare de militistoj en la Japana Imperio je la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi okazis en la nokto de la 14a–15a de aŭgusto 1945, ĝuste antaŭ la anonco de la Kapitulaco de Japanio al la Aliancanoj. La puĉo estis entreprenita de la Stabanaro de la Ministerio de Milito de Japanio kaj de multaj membroj de la Imperia Gvardio por haltigi la movon al kapitulaco. La oficiroj mortigis la Leŭtenant-Generalon Takeŝi Mori de la Unua Imperia Gvardia Divizio kaj klopodis interrompi ordonojn por la efiko de la okupo de la Tokia Imperia Palaco (Kyūjō). Ili klopodis metis la imperiestron sub hejma aresto, uzante la 2an Brigadon de la Imperia Gvardia Infanterio. Ili malsukcesis konvinki la Armeon de la Orienta Distrikto kaj la altan komandon de la Imperijapana Armeo sekvi la agadon. Pro sia malsukceso konvinki la ceteron de la armeo en la Imperia Hejmo de Japanio, ili finfine memmortigis sin. Kiel rezulto, la komunikaĵo pri la intenco de Japana kapitulaco pluis kiel planite. Bibliografio
|