La 27-a de septembro estas la 270-a tago de la jaro (la 271-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 95 tagoj restas.
Je la 27-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 935: En la tago de Sanktaj Kosmaso kaj Damiano, Patronaj Sanktuloj de la malnova eklezio, princo Venceslao venis al Stará Boleslav kun sia frato Boleslao ĉeestante diservojn, batalludojn kaj riĉan festenon vespere
- 1130: Kontraŭpapo Anakleto la 2-a agnoskis Rogeron la 2-a unua reĝo de Sicilio
- 1331: Batalo de Płowce, apud Radziejów - strategia venko de pola reĝo Władysław Łokietek super la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1387: En Lvovo reganto de Moldava Princlando Petro la 1-a omaĝis al la gereĝoj de Pollando Ladislao la 2-a Jogajlo kaj Jadviga
- 1422: Paco de Melno subskribita de Krono de la Regno de Pollando kaj Grandduklando Litovio kun la Ordeno de germanaj kavaliroj - fino de ducentjara militado
- 1529: Sulejmano la 1-a komencis sieĝon de Vieno - dum la unua aŭstra-turka milito (1525-1541)
- 1540: Papo Paŭlo la 3-a konfirmis ordenan regularon por jezuitoj
- 1605: Batalo de Kirchholm (nun Salaspils) dum pola-sveda milito (1600-1611): litova armeo kaj pola kavalerio venkis trioble pli grandan svedan armeon
- 1660: Venko de pola armeo en batalo de Lubar (Ĵitomira provinco), kadre de pola-rusa milito (1654-1667)
- 1791: En Francio oni enkondukis judan emancipiĝon
- 1821: Meksika Milito de Sendependeco: Meksiko akiris sendependecon de Hispanio
- 1822: En letero al Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio Jean-François Champollion informis pri deĉifro de la egiptaj hieroglifoj
- 1825: Vaporlokomotivo n-ro 1: en Anglio ekfunkciis unua fervojo en la mondo - Fervojo Stockton kaj Darlington
- 1829: Baltgermana naturisto Friedrich Parrot atingis kun la armena verkisto Ĥaĉatur Abovjan la montopinton de Ararato
- 1831: Ioannis Kapodistrias, unua ŝtatestro de Grekio, estis murdita en Nafplio
- 1840: Slovakio: unua interurba ĉevaltira tramo ekfunkciis inter Bratislavo kaj Svätý Jur
- 1884: Malfermo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo
- 1895: Sveda kemiisto Alfred Nobel subskribis ordonon krei fonduson post sia morto, kies partan profiton li donis al Nobel-premio
- 1905: Albert Einstein publikigis laboraĵon pri la formulo E=mc²
- 1907: En Tesaloniko fondiĝis Komitato Unio kaj Progreso de Junaj Turkoj
- 1908: Miĉigano: unua finproduktita en Detrojto Ford Modelo T iniciatis amasuzon de aŭtoj en Usono
- 1911: Itala-turka milito: Italio sendis ultimaton al Turkio kun postulo de la redono de Libio - post ties ignoro deklaris al ĝi militon
- 1914: Unua Mondmilito: Lvovo: de 38 ĝis 49 judoj pereis, kaj pli ol 443 estis vunditaj en pogromo farita de rusaj kozakoj; Litova Societo por Helpo al Militviktimoj fondita
- 1915: Unua Mondmilito: 454 personoj pereis en Brindizio rezulte de eksplodo de la itala militŝipo Benedetto Brin
- 1918: Unua Mondmilito: Bulgaraj ribelantoj anoncis, ke la monarkio estis renversita kaj Bulgario iĝas respubliko kun Aleksandr Stambolijski kiel prezidanto
- 1919: Supera Konsilio de Paca Konferenco en Parizo decidis pri aranĝo de plebiscito pri naciecoj en Teŝinio, Spiŝo kaj Oravio (ĝi ne okazis)
- 1920: Ukraina revoluciulo kaj anarkiisto Nestor Maĥno alianciĝis kun la Ruĝa Armeo. Soveta-Pola Milito: Taĉmento de belorusa-pola-rusa generalo Stanisław Bułak-Bałachowicz konkeris Pinsk prenante al mallibero 2400 bolŝevikojn kune kun rusia stabo de la 4-a Armeo
- 1923: Itala okupo de Korfuo finiĝis
- 1926: Dua Pola Respubliko: la tria registaro de Kazimierz Bartel establiĝis
- 1928: Pollando: oni starigis Medalon de Dekjariĝo de Reakirita Sendependeco
- 1937: Sur indonezia insulo Balio oni pafmortigis la lastan balian tigron
- 1939: soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo eniris al Szczebrzeszyn kaj Krasnystaw; batalo de Władypol (en la nuna Lviva provinco) finiĝis - generalo Anders malfondis sian unuon kaj subiĝis al la sovetoj. Germana-pola milito: en sieĝita Varsovio estis fondita la unua konspira organizaĵo Servo al Venko de Pollando, komencante kreon de la Pola Subtera Ŝtato; samtempe estis fondita por junaj viroj skolta sekreta organizaĵo
- 1940: Akso Berlino-Romo-Tokio: Germanio, Italio kaj Japanio subskribis Berlinan pakton pri reciproka helpo kaj disdivido de influzonoj en la mondo; en Hungario formiĝis Sagokruca Partio sub la gvidado de Ferenc Szálasi
- 1941: Libera Francio: generalo Georges Catroux proklamis sendependecon de Sirio; Sovetunio agnoskis Liberan Francion; en Moskvo oni subskribis sovetian-ĉeĥoslovakan militan interkonsenton; Reinhard Heydrich iĝis estro de Protektorato Bohemio kaj Moravio; Orienta Fronto: la soveta ĝenerala stabo avertis komandejojn de 3 frontoj pri germana atako direkte al Moskvo; Litova polico pafmortigis en Paneriai/Ponary (nun kvartalo de Vilno) 320 polojn
- 1942: En Varsovio fondiĝis Provizora Komitato por Helpo al Judoj, kiu decembre transformiĝis al Konsilantaro por Helpo al Judoj, organo de la pola ekzila registaro
- 1943: Trupoj de la sovetunia Nord-Kaŭkaza Fronto liberigis Temrjuk; Balkanoj: post dutaga batalo la germana armeo konkeris Split - post proceso en militkortumo oni pafmortigis 50 italajn oficirojn; brita registaro publikigis malaprobon pri eksterlanda politiko de Argentino rifuzanta rompi diplomatiajn rilatojn kun ŝtatoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio; nokte de la 27-a/28-a de septembro la brita aerarmeo aeratakis Hanovron; Pola Rezistomovado: Pola Enlanda Armeo eksplodigis tri armeajn trajnojn
- 1944: bulgara registaro rompis diplomatiajn rilatojn kun Hungario; Orienta Fronto: avangardoj de la 3-a sovetunia Ukraina Fronto atingis bulgaran-jugoslavian landlimon kun celo Beogrado; germana 22-a Monta Korpuso finis evakuon de Epiro kaj Etolio-Akarnanio ĝis Pindo. Ribelo de Varsovio: poloj en la kvartalo Mokotów kapitulacis; Pola Rezistomovado: en Kielce-regiono pola infanterio batalis kontraŭ taĉmentoj de Wehrmacht kaj Luftwaffe
- 1945: En Okcidenta Berlino fondiĝis "Der Tagesspiegel", germana ĉiutaga ĵurnalo
- 1947: Pollando: en Szklarska Poręba dum konsilio de komunistaj kaj laboristaj partioj oni kreis Kominform
- 1949: Flago de Ĉinio adaptita
- 1954: Mao Zedong iĝis prezidanto de Ĉina Popola Respubliko
- 1961: Sieraleono aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1964: Komisiono Warren prezentis raporton, ke Lee Harvey Oswald estis sola murdinto de usona prezidento John F. Kennedy
- 1970: Katolikismo: hispana mistikulino Tereza el Avilo kiel unua virino estis proklamita doktoro de Eklezio
- 1977: Kurento unuafoje ekfluis de la nuklea centralo de Ĉernobilo, la unua nuklea centralo en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1981: Unua grandrapida trajno TGV ektrafikis laŭ itinero Parizo-Liono
- 1983: R. Stallman anoncis ĉe Usenet la projekton GNU - unua libera programaro Uniksosimila. En Pola Popola Respubliko armea akuzejo akuzis 4 anojn de la Komitato por Defendo de Laboristoj
- 1988: Birma politikistino Aung San Suu Kyi fondis opozician kontraŭ militistaj regopovoj Nacian Ligon por Demokratio
- 1990: Pollando denove aliĝis al Interpol [Referenco? Kaj kiuj aliaj landoj en 1990 realiĝis?]
- 1993: Suĥumo estis konkerita de abĥazaj separistoj, kiuj masakris loĝantajn kartvelojn - en Abĥazio masakroj transformiĝis al etna purigo
- 1994: Kanado: lasta usona armea bazo fermiĝis en Novlando
- 1995: Varsovio: inaŭguro de la Monumento al Konsilantaro por Helpo al Judoj ĉe la strato Ludoviko Zamenhof
- 1996: Kabulo konkerita de talibanoj
- 1998: Usona Interreta entrepreno serĉilo Google fondiĝis — serĉilo Google ekfunkciis
- 2002: Orienta Timoro aniĝis al UN
- 2003: Ukrainio limigis importadon de rusiaj alumetoj. Eŭropa Kosma Agentejo lanĉis unuan lunsondilon SMART-1
- 2009: Germanio: Angela Merkel gajnis parlamentan balotadon. Portugalio: dum parlamenta balotado venkis la partio de José Sócrates
- 2010: Prezidento de Kosovo Fatmir Sejdiu demisiis pro malrespekto de konstitucio
- 2011: Usona astronomo Scott S. Sheppard malkovris du lunojn de Jupitero estantaj la plej malgrandaj naturaj satelitoj en la Sunsistemo
- 2014: Ne malpli ol 54 personoj pereis rezulte de erupcio de vulkano sur la Monto Ontake, meze de Japanio
- 2015: Inaŭguro kaj konsekro de la monumento Panteono – Maŭzoleo de Anatemitaj-Senflekseblaj Soldatoj sur Militista Tombejo en Varsovio
- 2019: Pola kontraŭkomunisto, fondinto de Solidareco Batalanta kaj iniciatinto de la Mesaĝo al laborantaj homoj de Orienta Eŭropo Kornel Morawiecki estis distingita de pola prezidento Andrzej Duda per la Ordeno de Blanka Aglo
- 2020: Milito pri Montara Karabaĥo eksplodis
- 2022: 216-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: Ukraina Aer-Armeo informis, ke matene aerdefendo detruis 3 senpilotajn aviadilojn kamikazo de la tipo Shahed-136 (irandevena krozmisilo), kiuj atakis Odeson; ukraina armeo liberigis terenojn apud Liman kaj en Ĥersona provinco; de la 21-a de septembro al Kazaĥio fuĝis antaŭ mobilizo ĉ. 98 mil rusiaj civitanoj, samtempe 64 234 da ili forlasis la landon direkte al EU, plejparte al Finnlando kaj Estonio — laŭ deklaro de Frontex; ĉe rusa-kartvela landlimo satelitaj fotoj montras pli ol 16-kilometran vicon de rusoj, kiuj fuĝas antaŭ mobilizo; en Dagestano tutsemajnaj protestoj kontraŭ mobilizo transiris al tumultoj
Naskiĝoj
- 823: Ermentruda de Orleano, reĝino de frankoj (m. 869)
- 1271: Venceslao la 2-a, reĝo de Bohemio kaj de Pollando (m. 1305)
- 1389: Kosimo de Mediĉo, itala bankisto, reganto de Florenco, humanisto (m. 1464)
- 1533: István Báthory, landestro de Transilvanio, grandduko de Litovio, reĝo de Pollando (m. 1586)
- 1599: Francesco Borromini, svisa-itala arkitekto (m. 1667)
- 1601: Ludoviko la 13-a, franca reĝo (m. 1643)
- 1627: Jacques Bénigne Bossuet, franca verkisto, ekleziulo kaj predikisto (m. 1704)
- 1696: Alfonso Maria de Liguori, itala episkopo, sanktulo kaj doktoro de eklezio, fondinto de la ordeno Redemptoristoj (m. 1787)
- 1719: Abraham Gotthelf Kästner, germana matematikisto (m. 1800)
- 1735: Anton Georg Hauptmann, germana arkitekto kaj ĉasisto (m. 1803)
- 1744: György Borosnyai Lukács, hungara reformita pastro (m. 1802)
- 1761: Cosme de Churruca, hispana nobelo kaj maristo (m. 1805)
- 1772: Aleksandro Kisfaludy, hungara poeto (m. 1844)
- 1783: József Zsombori, hungara romkatolika kanoniko kaj verkisto (m. 1822)
- 1803: Julius Augustus Schneither, nederlanda juristo kaj filologo (m. 1860)
- 1818: Hermann Kolbe, germana organika kemiisto (m. 1881)
- 1821: Carl Adolf Riebeck, germana industriulo kaj minadentreprenisto (m. 1883)
- 1829: Christian Hagans, germana lokomotivfabrikanto (m. 1908)
- 1832: Zsófia Torma, hungara praarkeologino (m. 1899)
- 1841: Sándor Mocsáry, hungara entomologo kaj zoologo (m. 1915)
- 1849: Edgar Kováts, pola arkitekto kaj pentristo (m. 1912)
- 1852: Ernst Henseler, germana pentristo (m. 1940)
- 1864: Andrej Hlinka, ĉeĥoslovaka pastro, politikisto, patro de la slovaka nacio (m. 1938)
- 1866: Frieda von Oppeln, germana verkistino (m. 1945)
- 1871: Grazia Deledda, itala Nobelpremiita verkistino (m. 1936)
- 1875: Cléo de Mérode, franca dancistino (m. 1966)
- 1876: Oskar Gründler, germana pedagogo kaj politikisto (m. 1947)
- 1885: Paul Appell, franca matematikisto kaj mekanikisto, profesoro, membro de la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (m. 1930)
- 1905: László Pless, hungara dirigento, profesoro (m. 1974)
- 1912: György Papp, hungara-usona fizikisto kaj inĝeniero pri mekaniko (m. 1964)
- 1917: László Mikecs, hungara historiisto (m. 1944)
- 1919: Sándor Derzsi, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1978)
- 1919: Václav Šolc, ĉeĥa etnografo (m. 1995)
- 1919: Hans-Martin Perthel, germana pentristo kaj scenejaranĝisto (m. 1975)
- 1920: Carlo Alberto dalla Chiesa, itala generalo kaj prefekto (m. 1982)
- 1920: Félix Bodrossy, hungara filmreĝisoro kaj kameraisto (m. 1983)
- 1920: William Conrad, usona aktoro, reĝisoro kaj produktoro (m. 1994)
- 1927: Jenő Glück, rumania hungara historiisto (m. 2004)
- 1933: Lina Medina, peruanino, la plej juna patrino konata en historio de medicino
- 1933: Ursula Grattapaglia, brazila esperantistino, administrantino de la fondaĵo Bona Espero, membrino de la Rotaria Amikaro de Esperantistoj
- 1940: Károly Áros, rumania hungara ĵurnalisto
- 1941: János Szekernyés, rumania hungara ĵurnalisto, lokhistoriisto
- 1942: Attila Dienes, hungara industriartisto, skulptisto
- 1946: Věra Bartošková, ĉeĥa publicistino kaj poetino
- 1953: Mata Amritanandamayi, barata sanktulino, konata de sia darŝana brakumado, guruo de Gopinath Kaviraj
- 1964: Miklós Bács, rumania hungara aktoro
- 1966: Jovanotti, itala repkantisto
- 1970: Tünde Komáromi, rumania hungara etnografino
- 1972: Gwyneth Paltrow, usona aktorino kaj kantistino
- 1976: Francesco Totti, itala futbalisto
- 1979: Zita Görög, hungaro modelino kaj aktorino
- 1980: Asashoryu Akinori, mongola sumoluktisto, jokozuno
- 1984: Avril Lavigne, kanada rok-muzika popkantisto kaj aktorino
- 1985: Réka Deák, rumania hungara pupaktorino
- 1988: László Potozky, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto
Mortoj
- 1590: Urbano la 7-a, papo (n. 1521)
- 1612: Piotr Skarga, pola jezuito, teologo, predikisto (n. 1536)
- 1614: Felice Anerio, itala komponisto (n. 1560)
- 1617: Sankta Vincento de Paul, franca teologo kaj patrono de la moderna karitato (n. 1581)
- 1651: Maksimiliano la 1-a, duko de Bavario kaj princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (n. 1573)
- 1666: János Szalárdi, hungara historiverkisto (n 1601)
- 1674: Thomas Traherne, angla metafizika poeto, teologo, religia verkisto (n. 1636)
- 1700: Inocento la 12-a, papo (n. 1615)
- 1735: Peter Artedi, sveda naturalisto, patro de iĥtiologio (n. 1705)
- 1736: René Duguay-Trouin, franca maristo kaj pirato (n. 1673)
- 1832: Karl Christian Friedrich Krause, germana filozofo, kreinto de panenteismo (n. 1781)
- 1833: Ram Mohan Roy, barata verkisto, publicisto, socia kaj religia reformisto, nomata patro de la moderna Barato kaj de Bengalia Renesanco (n. 1772)
- 1838: Bernard Courtois, franca entreprenisto kaj kemiisto, malkovrinto de morfino kaj jodo (n. 1777)
- 1878: Julius Müller, germana teologo (n. 1801)
- 1883: Oswald Heer, svisa geologo, entomologo, paleobotanikisto (n. 1809)
- 1891: Ivan Gonĉarov, rusa verkisto, vojaĝisto, tradukisto, kritikanto de neniismo (n. 1812)
- 1909: Gyula Donáth, hungara skulptisto (n. 1850)
- 1913: Géza Teleki, hungara politikisto, ministro (n. 1843)
- 1915: Remy de Gourmont, franca poeto kaj verkisto (n. 1858)
- 1917: Edgar Degas, franca pentristo kaj skulptisto (n. 1834)
- 1921: Engelbert Humperdinck, germana komponisto (n. 1854)
- 1922: István Apáthy, hungara zoologo kaj profesoro (n. 1863)
- 1933: Oszkár Vértes, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1875)
- 1940: Walter Benjamin, germana marksista filozofo, kultursciencisto, tradukisto (n. 1892)
- 1942: Oswin Puttrich-Reignard, germana arĥeologo (n. 1906)
- 1944: Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij, rusa pioniro de kolora fotografio (n. 1863)
- 1945: Martin Schwarz, germana arkitekto (n. 1885)
- 1953: Albert Vári, hungara/rumania hungara eklezia verkisto, redaktoro (n. 1868)
- 1969: István Benyóvszky, hungara pentristo, grafikisto kaj studvojaĝanto (n. 1888)
- 1972: S. R. Ranganathan, barata matematikisto kaj bibliotekisto, patro de la barata bibliotekscienco, aŭtoro de la kvin leĝoj (n. 1892)
- 1978: Andreo Rogov, ukraina esperantisto, instruisto, kontribuinta al fondo de la Sovetia Esperantista Junulara Movado (n. 1914)
- 1986: Lilla B. Csizér, rumania hungara pentristino (n. 1920)
- 2005: Ronald Golias, brazila aktoro kaj humuristo (n. 1929)
- 2011: Imre Makovecz, hungara arkitekto kaj profesoro (n. 1935)
- 2012: Herbert Lom, brita aktoro (n. 1917)
- 2014: Abdelmajid Lakhal, tunizia aktoro kaj reĝisoro de teatro (n. 1939)
- 2017: Hugh Hefner, usona ĵurnalisto, fondinto de virrevuo Playboy (n. 1926)
- 2020: Wolfgang Clement, germana politikisto kaj juristo (n. 1940)
- 2020: John David Barrow, angla kosmologo (n. 1952)
- 2024: Maggie Smith, brita aktorino (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 27-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|