Jordi Sabater Pi
Jordi Sabater Pi, ankaŭ konata kiel Jorge Sabater Pi[1] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1922 en Barcelono, mortis la 5-an de aŭgusto 2009 en Barcelono[2]) estis hispana primatologo. Li estis monda specialisto en etologio (studo de la kondutoj de bestoj) kaj malkovranto de pluraj kulturaj kondutoj en pluraj specioj. Certe la plej konata kultura konduto de besto, la uzo de iloj fare de ĉimpanzoj, estas malkovro farita de Sabater Pi. Kiel pruvo de sia sindevontigo kun ĉimpanzoj, la konstato de ilia proksimeco (tiel genetike kiel kondute) kun homaj estaĵoj, kaj la riskoj de iliaj vivmedioj, Sabater Pi diris en unu okazo ke la malkresko en populacio kaj en la kazo de kelkaj subspecioj, la situacio de endanĝerigita specio, estis komparebla kun homa genocido. Ekde la fruaj jaroj de la 21-a jarcento Profesoro Jordi Sabater Pi estas klare poziciiĝinta favore al la protekto kaj konservado de primatoj kaj li apogis projektojn kiajn "Proyecto Gran Simio" en Hispanio aŭ "Fundación Mona" en Ĝirono. Biografio![]() Inter 1940 kaj 1969 li rezidis en Ekvatora Gvineo, kie li studis la aŭtoktonajn kulturojn kaj la lokajn speciojn de bestoj, kiuj estis malmulte konataj. Post la deklaro de sendependeco en 1969 li iris labori kiel konservatoro de primatoj en la Zoo de Barcelono, daŭrigante siajn studojn, stipendiitajn de National Geographic kaj kune kun zoologino Dian Fossey. Dum la 1960-aj jaroj li malkovris "Copito de nieve" / "Floquet de Neu" (neĝero), albinan gorilon kiu vivis poste en la Zoo de Barcelono. En 1976 li fariĝis profesoro de etologio, enkondukante tiun fakon unuafoje en hispana universitato.[3] Li estis profesoro de etologio en la Falkultato de Psikologio de la Universitato de Barcelono kaj enkondukanto en Hispanio de la studo de besta konduto kaj de primatologio. Pluraj disĉiploj daŭrigis lian linion de laboro en la Universitato de Barcelono, kiel Joaquim J. Veà Baró kaj Mateo Escobar Aliaga, aŭ Montserrat Colell Mimó kaj en la Aŭtonoma Universitato de Madrido kiel Fernando Peláez, Ángela Loeches, Carlos Gil kaj Susana Sánchez. Li malkovris la gigantan ranon Goljata rano kaj studis la konduton de la mielindikanta birdo Melichneutes robustus, li estis la unua observanto ke la ĉimpanzoj fabrikas bastonojn por preni termitojn kaj sorbas iajn tipojn de sablo kun kuracaj ecoj, li faris detalajn studojn de la nestoj faritaj de goriloj kaj ĉimpanzoj. Lia plej fama faro estis sendi la gorilon "Copito de Nieve" al la Zoo de Barcelono. Iuj indiĝenoj estis alportintaj ĝin al la centro Ikunde, kie li estis dungita kiel konservatoro de la Zoo de Barcelono. Se oni lasus ĝin en libereco ĝi povus morti tre rapide, tial ke ĝia videbleco kaj manko de melanino estus al ĝi tre malfavoraj en la naturo. Li ĉiam konsideris ke la malkovro de "Copito de Nieve" estis nur anekdoto kompare kun siaj aliaj eltrovoj.[3] Li estis farita Doctor Honoris Causa de la Aŭtonoma Universitato de Madrido en 1993 laŭ propono de la Fakultato de Psikologio, same kiel Honora Membro de la "Asociación Primatológica Española". Li estis granda desegnisto, kaj kiam li testamentis ĉiujn siajn dokumentojn al la Universitato de Barcelono, inter ili troviĝis pli ol 2000 desegnoj, akvareloj kaj skizoj.[3] La Universitato de Barcelono konservas la kolekton Sabater Pi en la Teĥnologia Parko de Barcelono.[4] Bibliografio
Referencoj
Eksteraj ligiloj
FontoEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jordi Sabater Pi en la hispana Vikipedio. Information related to Jordi Sabater Pi |