John Chadwick
John Chadwick (naskiĝis la 21-an de majo 1920 - mortis la 24-an de novembro 1998) – brita lingvisto kaj klasika filologo. Kun Michael Ventris deĉifris en 1952 mikenan skribon – la linian skribon B. BiografioLi studadis ĉe la publika lernejo de Sankta Paŭlo, kaj poste ĉe la Corpus Christi Gimnazio de la Universitato de Kembriĝo, antaŭ li plenumis sian militservon en la Reĝa Mararmeo dum la Dua Mondmilito. Post la milito, li edziĝis kaj aliĝis al la teamo de la Oksforda Klasika Vortaro, la referenca brita angla lingvo vortaro. Inter 1946 kaj 1952 helpis li prepari slipojn por naskiĝonta Oxford Latin Dictionary. En la jaro 1952, li iĝis legisto de klasikaj homsciencoj ĉe la kembriĝa universitato. En la sama jaro, li renkontiĝis al Miĥaelo Ventris, kiu estis laboranta por malĉifri la linearo B. Tiu estis la skribado uzita sur la argilaj tabuletoj, kiujn oni trovadis ĉe Piloso kaj Knososo en Kreto. Chadwick transdonas al Ventris sian filologian scion, kaj ili kune publikigis en 1953 tre polemikan artikolon en la Revuo pri Grekaj Studoj. Ili fakte asertis, ke la mikena lingvo estis arĥaika greka lingvo ! Ili proponas klavon por malĉifri ĉi tion. Malmulte da tempo poste, novajn tabelulojn oni trovis. En 1955 ili ankaŭ kune publikigas la Dokumentoj en la Mikena Greka Lingvo, kiu estas tabelula korpuso. Post Ventris mortiĝis per aŭta akcidento, Chadwick publikigos La Malĉifrado de la Linearo B por rakonti la aventuro de l’malĉifrado. La 24-an de novembro 1998, li mortiĝis mem. Verkoj
Information related to John Chadwick |