John Richardson (natursciencisto)
![]() Sir John Richardson (5a de novembro 1787 – 5a de junio 1865) estis skota mararmea kirurgo, naturhistoriisto kaj arkta esploristo.[1] Richardson naskiĝis ĉe Dumfries. Li studis medicinon ĉe la Universitato de Edinburgo, kaj iĝis kirurgo de mararmeo en 1807. Li veturis kun John Franklin serĉe de Nordokcidenta pasejo en la Ekspedicio Coppermine de 1819–1822. Richardson verkis la fakojn pri geologio, botaniko kaj iĥtiologio por la oficiala informo de la ekspedicio.[1] Franklin kaj Richardson revenis al Kanado inter 1825 kaj 1827, denove veture al la Arkta Oceano. La naturhistoriaj malkovroj de tiu ekspedicio estis tiom grandaj ke necesis du separataj verkoj, nome Flora Boreali-Americana (1833–40), verkita de William Jackson Hooker, kaj Fauna Boreali-Americana (1829–37), verkita de Richardson, William John Swainson, John Edward Gray kaj William Kirby.[1] Ĉe la konferenco de la Brita Scienca Asocio de 1842, Richardson priskribis la skafandron kaj traktadon de skafandristo Roderick Cameron sekve de vundo okazinta la 14an de oktobro 1841 dum savoperacon de la ŝipo Royal George (1756).[2] Richardson kavaleriĝis en 1846. Li veturis kun John Rae en la Arkta Ekspedicio Rae-Richardson kiu malsukcese serĉis Franklin en 1848–49, kion li priskribis en An Arctic Searching Expedition (1851). Li retiriĝis al la Laga Distrikto en 1855, kaj estis entombigita en la preĝejo de St Oswald ĉe Grasmere.[1] Li ankaŭ verkis informojn rilate al natura historio, kaj ĉefe pri iĥtiologio, pri kelkaj aliaj arktaj vojaĝoj, kaj estis aŭtoro de Icones Piscium (1843), Catalogue of Apodal Fish in the British Museum (1856), la duan eldonon de la verko de Yarrell nome History of British Fishes (1860), The Polar Regions (1861).[1] kaj Arctic Ordeal: The Journal of John Richardson, eldonite de C. Stuart Houston (1984). La National Marine Biological Library de la Marine Biological Association havas kelkajn originajn ilustraĵojn uzitajn de Richardson en preparo por la dua eldono de la verko de Yarrell.[3] Sir John Richardson estis praavo de Nevill Francis Mott, brita fizikisto kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1977. La Zizelo de Richardson portas sian nomon (Spermophilus richardsonii). Notoj
Information related to John Richardson (natursciencisto) |