John Edmonstone
John EDMONSTONE estis sklava nigrulo probable naskiĝinta en Demerara, Brita Gujano (nuntempa Gujano, Sudameriko), iu poste akiris liberon. Li lernis taksidermion el Charles Waterton, kies bopatro Charles Edmonstone (1793, Cardross Park, Dumbarton, Skotlando - 1822, Demerara, Brita Gujano) havis plantejon en Demerara.[1][2] Post sia liberigo, Edmonstone venis al Glasgow kun sia iama mastro, Charles Edmonstone. El tie li translokiĝis al Edinburgo (37 Lothian Street), kie li instruis taksidermion al studentoj de la Universitato de Edinburgo, inklude Charles Darwin.[1][2] Edmonstone havigis al Charles Darwin inspirantajn rakontojn pri tropika pluvarbaro en Sudameriko kaj eble tio kuraĝigis Darwin al tiea esplorado. La taksidermio kiun Darwin lernis el Edmonstone ege helpis lin dum la Vojaĝo de la Beagle.[1][2] Edmonstone estis konsiderita kiel unu el la "100 Grandaj Nigraj Britoj"[3]. Notoj
Information related to John Edmonstone |